Nakano Ŝuiĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NAKANO Ŝuiĉi (japane : 中野 主一, Nakano Shuichi ; naskiĝis la 11-an de septembro 1947) estas japana amatora astronomo, fakulo pri la kometoj kaj la kalkulo de ties orbitoj. La revenoj de la kometoj estas tre malfacile antaŭkalkuleblaj, ĉar tiaj astroj suferas ne-gravitajn fortojn pro la ellaso de gasoj, kiuj formas iliajn hararojn.

Li estas kunlaboranto de la Centro pri Astrodinamiko de la Orienta Astronomia Asocio de Sumoto. Precipe li laboras kun la sekcioj kiuj traktas kalkulojn de orbitoj kaj studoj pri malgrandaj korpoj de la sunsistemo.

Li eldonas la Nakano Notes pri observoj kaj efemeridoj de kometoj.[1] En 2001 li gajnis la Amateur Achievement Award of the Astronomical Society of the Pacific.[2]

Kvankam li ne malkovris asteroidojn, li retrovis la perditajn asteroidojn 3789 Zhongguo, 1026 Ingrid[3] kaj 3568 ASCII.

la asteroido 3431 Nakano[4] estis nomita en lia honoro, 3983 Sakiko[5] estis nomita en honoro de lia fratino kaj 4649 Sumoto ricevis la nomo de lia loĝa urbo : Sumoto en gubernio Hjogo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]