Márton Szentiványi (jezuito)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Curiosiora et selectiora", verko eldonita de Martin Szentiványi en 1689.

Márton Szentiványi [sentivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentiványi Márton estis hungara pastro, monaĥo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis szentiváni. Márton Szentiványi [1] naskiĝis la 20-an de oktobro 1633 en Hungara reĝlando en Szentiván (nuntempa Liptovský Ján en Slovakio). Li mortis la 5-an de marto 1705 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márton Szentiványi lernis en kolegio en Nagyszombat, li aliĝis al la jezuitoj en 1653, poste li plulernis en Nagyszombat kaj Vieno. Ekde 1667 li instruis en Nagyszombat, Graz kaj Munkeno. En 1673 li estis nomumita ĉefcensoro de episkopejo de Esztergom. Inter 1676 kaj 1679 li estis rektoro de Pázmáneum. Li apartenis al Jezuita Universitato de Nagyszombat ekde 1688, kie li estis rektoro (ankaŭ pri la kolegio) inter 1690 kaj 1694 [2], dekano de la teologia fakultato inter 1701 kaj 1704. Li gvidis la universitatan presejon ekde 1687.

Li redaktis dum 30 jaroj la universitatan astronomian kalendaron Calendarium Tyrnaviensé. Li ne sekvis teorion de Koperniko. Liajn kontribuojn pri teologio oni legis en Eŭropo, ili parte aperis ankaŭ hungare, germane, france.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Curiosiora et selectora variarum scientiarum miscellanea (1689 – 1702) - 3 volumoj
  • Corpus Juris Hungarici (1696)
  • Dissertatio Haeresiologico-Polemica, De Haeresiarchis, Haeresibus, Et Erroneis in Fide Dogmatibus hoc Saeculo Nostro... (1701, germane 1703)
  • Oeconomica philosophica... (1746) 2 volumoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]