Ĥaseĥemuj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥaseĥemuj
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Umm el-Qa'ab vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Dua egipta dinastio vd
Edz(in)o Nimaethap • Menka vd
Infanoj Ĝoser • Hetephernebti • Sanaĥt • Nimaethap • Shepset-ipet vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĥaseĥemuj estis la lasta faraono de la 2a dinastio kaj de la Frua Dinastia Periodo de Egiptio. Li regis Gobernó ca. 2709 - 2682 a. K. [1]

Statuo de Ĥaseĥemuj. Egipta muzeo en Kairo.

Li estis edzo de Nemaathapi, estis patro de Initkaes kaj Hetephernebti, kaj eble bopatro de Sanaĥt kaj Ĝoser.

Li estas konsiderata reunuiganto de la Du Teroj (Egiptio), dividita post la regado de Peribsen. Li metis finon al la ribeliĝoj de la nordaj nomosoj pere de fianĉiĝo kun la princino Nemaathapi, el Suba Egiptio, plifirmigis sian povon super la tuta teritorio. Oni kredas ke reunuigante la landon li ŝanĝis sian nomon Ĥaseĥem al Ĥaseĥemuj.

Ĥaseĥemuj translokigis la ĉefurbecon al Hierakompolo, en la sudo de la lando, kaj estis la unua kaj lasta fojo kiam Egiptio estis regata el tiu urbo. Li firmigis la naciisman senton kaj restabligis la kultadon al Horuso, kune al tiu de Seth kiu estis disvastigita de Seĥemib dum la kriza periodo. Li estis enterigita en la reĝa nekropolo de Umm el-Kaab, en Abidozo; en la tombo de Ĥeseĥemuj estis eltrovitaj multaj sigeloj kun ls nomo de Neĉerĥet, kiu estis taskita por la funebraj ritoj (eble lia filo aŭ bofilo). Per Ĥaseĥemuj finiĝas la dua dinastio, kaj kun ĝi la Frua Dinastia Periodo de Egiptio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ von Beckerath.