Tanutamani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tanutamani
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo El-Kurru vd
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Dudekkvina egipta dinastio vd
Patro Shabaka vd
Patrino Qalhata vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bakara Tanutamani, (664 a.K. - 656 a.K.) estis reĝo de la dudekkvina egipta dinastio, nomata kuŝa dinastio de Nubio. Lia nomo en kopta lingvo estis Tanutamani. En la asiriaj analoj aperas kiel Tandamane. Lia tronnomo estis Bakara. Manetono ne citis lin. Li estis filo de la reĝo Ŝabako kaj nevo de sia antaŭulo Taharko.

Bildo de la dio Amono, el la epoko de Tanutamani. Muzeo Ashmolean.

La invadinto asiriaj nomumis la kiel reĝon al Nekao la 1-a, poste forlasinte Egiption. Tial do, ekde Nubio, Tanutamani iris tra la valo de la rivero Nilo kaj konkeris tutan Egiption, inkluzive de Memfiso. Nekao la 1-a, la reprezentanto de la asirianoj, estis murdita en la militkampanjo de Tanutamani. Kiel reago, la asirianoj revenis al Egiptio, venkis super la armeo de Tanutamani en al Nildelto kaj avancis suden ĝis Tebo, forrabante ĝin.

La asiria okupado en 661 a. K., metis finon al la regado de la nubiaj reĝoj en Egiptio, kvankam la aŭtoritateco de Tanutamani estis agnoskata en la Supra Egiptio en la oka jaro de la regado. En 656 a. K. la armeo de Psametiko la 1-a pace prenis la regon super Tebo kaj kunfandis ĝin finfine sub lia regado. Poste, Tanutamani regis nur en Nubio; li mortis en 653 a. K. kaj estis enterigita en la familia tombejo en El-Kurru.

La nubiaj (kuŝaj) reĝoj forlasis Egiption kaj regis en la nuna Sudano dum jarmilo, unue ekde la urbo Napata, kaj poste ekde Meroe.