Elmyr de Hory

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elmyr de HORY (naskiĝis kiel HORY Elemér [hori eleme'r] en Budapeŝto, 1905. ? ? - Ibiza, 1976. ? ?) estis hungara pentristo, onidire la plej granda pentraĵ-falsisto de la 20-a jarcento.

Li trejnis sin en Hungario aŭtodidakte, poste elmigris al Germanio kaj dum mallonga tempo studis en la munkena Akademio pentroarton. Meze de la 1920-aj jaroj li vivis en Parizo. Tie li studis ĉe Léger. Li ekspoziciis en 1926, en la pariza Aŭtuna Ekspozicio unu pentraĵon sian. Li konatiĝis en la parizaj aristaj rondoj kun Picasso, Derain, Matisse.

Ĉar li ne estis tro sukcesa per la propraj pentraĵoj, li ekde 1946 okupiĝis preskaŭ senescepte pri pentraĵ-falsado. Li grandnombre postpentris pentraĵojn en stilo de Modigliani, Matisse, Dufy kaj Derain, sed li eĉ provis imiti la desegnajn stilojn de Picasso. Inter 1946-67 li pentris ĉ. 1000 pentraĵojn. Oni ne sukcesis pruvi liajn falsaĵojn, ĉar li ne falsis subskribojn de la grandaj majstroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]