Sidney Poitier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sidney Poitier
Oskar-premiito
Persona informo
Sidney Poitier
Naskiĝo 20-an de februaro 1927 (1927-02-20)
en Miamo
Morto 6-an de januaro 2022 (2022-01-06) (94-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Religio diismo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoBahamoj vd
Familio
Edz(in)o Joanna Shimkus • Juanita Hardy vd
Amkunulo Diahann Carroll vd
Infanoj Sydney Tamiia Poitier vd
Profesio
Okupo filmaktoro • filmreĝisorodiplomato • aŭtobiografo • filmproduktoroverkistoaŭtoro • televida aktoro • teatra aktoro • aktoroteatra reĝisoro • televida produktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Bahamoj vd
Aktiva dum 1943–2001 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sidney Poitier (1997)

Sir Sidney POITIER, OBI[1] (naskiĝinta la 20-an de februaro 1927, mortis la 6-an de januaro 2022) estis baham-usona aktoro, kinreĝisoro, aŭtoro kaj diplomato.

En 1964,[2] Poitier iĝis la unua Bahama kaj unua Afrik-usonano kiu ricevis Oskar-premion kiel plej bona aktoro,[3] pro sia rolo en Lilies of the Field.[4] La gravo de tiuj atingoj estis superita en 1967, kiam li stelulis en tri sukcesaj filmoj, ĉiuj el kiuj temas pri raso kaj rasismo: To Sir, with Love; In the Heat of the Night; kaj Guess Who's Coming to Dinner, kio faris lin la monhaviga stelulo de tiu jaro.[5] En 1999, la American Film Institute nomigis Poitier inter la plej Grandaj Viraj Steluloj el Ĉiuj Tempoj, range la 22a en la listo de 25.

Poitier reĝisoris nombrajn filmojn, kiaj A Piece of the Action, Uptown Saturday Night, Let's Do It Again, kun Bill Cosby; Stir Crazy, kie stelulis Richard Pryor kaj Gene Wilder; kaj Ghost Dad, ankaŭ kun Cosby. En 2002, 38 jarojn post ricevi la Oskar-premion al la plej bona aktoro, Poitier estis elektita de la Kinakademio por ricevi Honoran Oskar-premion, agnoske al sia "rimarkinda atingaro kiel artisto kaj homo."[6]

El 1997 al 2007, li servis kiel Bahama ambasadoro en Japanion.[7] La 12an de Aŭgusto, 2009, Poitier ricevis la Medalon de Libereco, nome plej alta civila honoro en Usono el Prezidento Barack Obama.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉar Poitier estas civitano de Bahamoj, nome ŝtato de la Komunumo de Nacioj, temas pri substaca (ne nur honora) kavalireco, kiu titoligas lin kiel "Sir". Tamen, Poitier uzas la titolon nur en konekto kun sia iama oficialaj ambasadoraj taskoj.
  2. Bill Goodykoontz, Gannett Chief Film Critic (2014-02-25). Oscar win proved Sidney Poitier was second to none. Usatoday.com. Alirita 2014-08-10.
  3. James Baskett estis ricevinta Honoran Oskar-premion, pro sia ludo en la filmo de Walt Disney nome Song of the South (1946). Tiu premio ne estis konkurenca. Vidu Premiojn de James Baskett, Internet Movie Database
  4. Premioj por Sidney Poitier ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
  5. Top Ten Money Making Stars. Quigley Publishing Co.. Alirita 30a de Aŭgusto 2009.
  6. ''Sidney Poitier awards: Academy of Motion Picture Arts and Sciences'' awards database. Awardsdatabase.oscars.org (2010-01-29). Alirita 2014-08-10.
  7. "Sir Sidney Poitier, best known Bahamian, honored". Kontrolita 21a de Februaro 2015.
  8. Sidney Poitier, Sen. Ted Kennedy Among 16 Who Receive Medal of Freedom. Washingtonpost.com (2009-08-13). Alirita 2014-08-10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]