José Clemente Orozco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Clemente Orozco
Persona informo
José Clemente Orozco
Naskonomo José Clemente Orozco Flores
Naskiĝo 23-an de novembro 1883 (1883-11-23)
en Ciudad Guzmán
Morto 7-an de septembro 1949 (1949-09-07) (65-jaraĝa)
en Meksikurbo
Tombo Rotonda de las Personas Ilustres vd
Religio ateismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Subskribo José Clemente Orozco
Profesio
Okupo pentristo • desegnisto vd
Laborkampo pentrado vd
Verkado
Verkoj The Demagogue vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Clemente OROZCO (naskiĝis la 23-an de novembro 1883, mortis la 7-an de septembro 1949) estis meksika pentristo, konata pro liaj aŭdacaj murpentraĵoj, kiu fondis la Meksikan Murpentraĵan Renesancon kune kun murpentraĵoj de Diego Rivera, David Alfaro Siqueiros kaj aliaj. Orozco estis la plej kompleksa de la meksikaj pentristoj de murpentraĵoj. Li ŝatis la temon de homa sufero, sed estis malpli realisma, kaj maŝinoj lin pli multe interesis, ol Rivera. Plejparte influita de Simboleco, li estis ankaŭ vara pentristo kaj litografiisto. Inter 1922 kaj 1948, Orozco pentris murpentraĵojn en Meksik-urbo, Orizaba, Claremont, Kalifornio, Novjorko, Hanovro, Nov-Hampŝiro, Guadalajara, Jalisco kaj Jiquilpan, Michoacán. Liaj desegnaĵoj kaj pentraĵoj estas elmontritaj ĉe la Carrillo Gil Muzeo en Meksik-urbo kaj la Orozco Laborejo-Muzeo en Guadalajara [1]. Orozco estis konata pro sia politika sindediĉemo. Li antaŭenigis la politikajn aferojn de kamparanoj kaj laboristoj.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

José Clemente Orozcon naskiĝis al Rosa de Flores Orozco en 1883 en Zapotlán el Grande (nun Ciudad Guzmán), Jalisco . Li geedziĝis kun Margarita Valladares kaj havis tri filojn. Ĉe la aĝo de 21, Orozco perdis sian maldekstran manon dum li laboris per nigra pulvo por fari piroteknikaĵojn.[3][4]

Prometeo de Pomona Altlernejo

José Guadalupe Posada, paskvila ilustristo kies gravuraĵoj pri meksika kulturo kaj politiko ŝanĝis la pens-manieron de meksikanoj pri post-revolucia Meksiko, laboris en plena vido de la publiko en butikaj montrofenestroj laŭ la vojo kiun Orozco sekvis al la lernejo. En sia aŭtobiografio, Orozco konfesas, "mi emis halti [sur mia vojo] al kaj revene de la lernejo kaj dediĉi kelkajn ravajn minutojn, dum mi rigardis [Posada-n]… Tio ĉi estis la puŝo kiu unue ekaktivigis mian imagpovon kaj instigis min kovri paperon per miaj plej fruaj malgrandaj figuroj; tio ĉi estis mia vekiĝo al la ekzisto de la pentrarto." (Orozco, 1962) Li sekve diras, ke rigardi la gravuradon ornamitan de Posada donis al li sian enkondukon al la uzado de koloro. Post siaj studoj ĉe la lernejo pri Agrikulturo kaj Arkitekturo, Orozco studis arton ĉe la Akademio de San Carlos.

Kun Diego Rivera, li estis gvidanto de la artista movado nomita Meksika Murpentraĵismo. Grava distingo inter li kaj Rivera estis lia kritika vido de la meksika revolucio. Dum Rivera estis aŭdaca, optimisma homo, kiu propagandis la gloron de la revolucio, Orozco sentis sin malpli komforte kun la sanga kosto de la socia movado. Orozco estas konata kiel unu el la "Granda Tri" murpentraĵistoj, kune kun Diego Rivera kaj David Alfaro Siqueiros. Ĉiuj tri artistoj, tiel kiel la pentristo Rufino Tamayo, eksperimentis kun fresko sur grandaj muroj kaj pligravigis la arton de la murpentraĵo.

Murpentraĵo "Omnisciencia", 1925

Inter 1922–1924, Orozco pentris la sekvajn murpentraĵojn: "La Elementoj", "Viro en Batalo Kontraŭ Naturo", "Kristo Detruas Sian Krucon", "Detruo de la Malnova Ordo", "La Aristokratoj" kaj "La Tranĉeo kaj la Triunuo" ĉe la Nacia Prepara Lernejo. Kelkaj de la murpentraĵoj estis detruitaj de Orozco mem, kaj poste repentritaj. Aliaj estis damaĝitaj de konservativaj studentoj kaj preskaŭ detruitaj. Tiel, Orozco devis repentri multajn el ili post kiam li revenis al la Lernejo en 1926. En 1925, li pentris la murpentraĵon "Omniscienca" ĉe la Domo de Tegoloj de Meksik-urbo. En 1926, li pentris murpentraĵon ĉe la Industria Lernejo en Orizaba, Veracruz.

Pentraĵo de Miguel Hidalgo y Costilla, Jalisco Registara Palaco, Gvadalaharo.

Inter 1927–1934 Orozco vivis en Usono. Eĉ post la falo de la akcia merkato en 1929, oni daŭre mendis novajn verkojn de li. De marto al junio 1930, ĉe la invito de la Pomona Altlerneja Arta Departamento, li pentris tion kio, laŭ li, estis la "unua fresko pentrita ekster la lando de pentristo de la Nuntempa Meksika Skolo."[5] La fresko, Prometheus (Prometeo del Pomona Altlernejo), sur la muro de Pomona Altlerneja manĝo-halo, estis facile komprenebla kaj persona je tempo, kiam oni atendis, ke murpentraĵoj estu modesta kaj dekoracia, kaj estis nomita la unua "moderna" fresko en Usono.[6] Poste dum tiu jaro, li pentris murpentraĵojn ĉe la Nova Lernejo por Socia Esploro, Novjorko, nun konata kiel la Nova Lerneja Universitato. Unu el liaj plej famaj murpentraĵoj estas La Epopeo de Amerika Civilizacio ĉe Kolegio Dartmouth, Nov-Hampŝiro, Usono. Ĝi pentriĝis inter 1932 kaj 1934 kaj kovras preskaŭ 300 m² (3200 kvadrataj futoj) en 24 paneloj. Ĝiaj partoj inkluzivas: "Migradoj", "Homaj Oferoj", "La Apero de Quetzalcoatl", "Maiza Kulturo", "Anglo-Ameriko", "Hispano-Ameriko", "Scienco" kaj "Moderna Migrado de la Spirito" (alia versio de "Kristo Detruas Sian Krucon").

Post sia reveno al Meksiko en 1935, Orozco pentris en Guadalajara, Jalisco, la murpentraĵon "La Homoj kaj Ĝiaj Gvidantoj" en la Registara Palaco kaj la freskoj por la Hospicio Cabañas, kiujn oni konsideras lian majstroverkon. En 1940 li pentris ĉe la Gabino Ortiz Biblioteko en Jiquilpan, Michoacán. Inter 1942–1944 Orozco pentris por la Hospitalo de Jesuo en Meksik-urbo. La granda portreto-murpentraĵo de 1948 de Orozco "Juárez Renaskita" estis unu el liaj lastaj verkoj <ref name="Tragedy&Triumph">. En 1947, Orozco ilustris la libron La Perlo, de John Steinbeck.

Orozco mortis en 1949 en Meksik-urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tragedy and Triumph: the Drama of José Clemente Orozco 1883–1949. Mexico Connect. Alirita 2007-09-21.
  2. The Art Book. Phaidon, p. 345.
  3. José Clemente Orozco Biography - Painter, Illustrator (1883–1949). A&E Television Networks. Alirita 26a de Aprilo 2015.
  4. Orozco, José Clemente. (1962) José Clemente Orozco: An Autobiography. University of Texas Press, p. 41. “The truth of the matter is that I lost my hand when a child, playing with powder: it was an accident in no way out of the ordinary.”.
  5. Orozco, Clemente and José Clemente Orozco. (2004) José Clemente Orozco: Graphic Work. University of Texas Press. ISBN 0292702493.
  6. David W Scott, "Orozco's Prometheus: Summation, Transition, Innovation," College Art Journal (1957): 2.