Italo Calvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Italo Calvino
Persona informo
Italo Calvino
Naskonomo Italo Giovanni Calvino Mameli
Naskiĝo 15-an de oktobro 1923 (1923-10-15)
en Santiago de las Vegas
Morto 19-an de septembro 1985 (1985-09-19) (61-jaraĝa)
en Sieno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per traumatic intracranial hemorrhage vd
Religio ateismo vd
Lingvoj italafranca vd
Loĝloko Santiago de las Vegas • SanremoTorinoFlorencoSanremoTorinoNov-JorkoTorinoHavanoRomoParizoRomo vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de TorinoUniversitato de Florenco vd
Familio
Patro Mario Calvino vd
Patrino Giuliana Luigia Evelina Mameli Calvino vd
Gefratoj Floriano Calvino vd
Edz(in)o Esther Judith Singer vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • eseisto • romanisto • scenaristo vd
Laborkampo itala literaturo vd
Aktiva en SanremoRomoTorino vd
Aktiva dum 1947– vd
Verkado
Verkoj The Baron in the Trees ❦
Invisible Cities ❦
If on a winter's night a traveler ❦
Six Memos for the Next Millennium ❦
The Nonexistent Knight ❦
The Cloven Viscount ❦
The Path to the Nest of Spiders ❦
Marcovaldo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Italo Calvino (naskiĝis la 15-an de oktobro 1923 en Santiago de las Vegas, Kubo, mortis la 19-an de septembro 1985 en Siena, Italio) estis itala verkisto, publikigisto, folkloristo kaj ĵurnalisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Calvino naskiĝis en Kubo, kie laboris lia patro. Tre juna li transloĝiĝis al Italio ĉe Sanremo, kie li havis laikan kaj kontraŭfaŝisman edukadon. Li komencis studi agrikulturon ĝis eksplodo de 2-a Mondmilito. En la jaro 1943 li aliĝis al partizanoj kaj en 1945 al la Itala Komunista partio (al kiu li apartenis ĝis 1956 kiam soveta armeo invadis Hungarion), kaj li komencis studojn pri Literaturo. En tiu epoko li ekkonas la verkiston Cesare Pavese.

En 1947 li publikigis sian unuan romanon, Il sentiero dei nidi di ragno bazita je sia sperto kiel partizano kaj en 1949 la rakonton Ultimo viene il corvo. Inter la jaroj 1952 kaj 1959 li verkis la trilogion I nostri antenati formita per Il visconte dimezzato,Il barone rampante kaj Il cavaliere inesistente.

Calvino estis verkisto, kiu - pasante tra diversaj periodoj kaj stiloj - daŭrigis la publikadon ĝis sia morto en 1985 dum pretigis la Lezioni americane por Universitato Harvard, konitaj post lia morto kune kun Sotto il sole giaguaro, La strada di San Giovanni kaj Prima che tu dica pronto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li starigas multajn demandojn pri la vivo, la homo kaj la mondo en siaj libroj. Krom romanojn li verkis fabelojn, eseojn kaj teatraĵon.

En la itala[redakti | redakti fonton]

  • Il barone rampante (1957)
  • Il cavaliere inesistente (1959)
  • Il visconte dimezzato (1952)
  • Marcovaldo (1963)
  • Fiabe italiane (1956) - Italaj fabeloj
  • Gli amori difficili
  • Lezioni americane (1985)
  • Il sentiero dei nidi di ragno (1947)
  • Le città invisibili (1972)
  • Le cosmicomiche (1965)
  • Racconti
  • Ultimo viene il corvo (1949)
  • Palomar (1983)
  • La giornata di uno scrutatore (1964)
  • L'entrata in guerra
  • Collezione di sabbia
  • Il castello dei destini incrociati (1969)
  • La taverna dei destini incrociati (1973)
  • La speculazione edilizia
  • Se una notte d'inverno un viaggiatore (1979)
  • Sotto il sole giaguaro
  • Ti con zero (1968)
  • La strada di san Giovanni
  • Una pietra sopra
  • Perché leggere i classici
  • La nuvola di smog - La formica argentina
  • Prima che tu dica "pronto"
  • Sulla fiaba
  • Eremita a Parigi

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Palomar, Filozofia romano, IEF, 2023. 94 paĝoj, tradukis N. Rossi, ISBN 9788896582299[1]
  • Kosmokomikoj, dek du fantazisciencaj rakontoj, IEF, 2023, 107 paĝoj, ISBN 9788896582282 [2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Italo Calvino, Palomar, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio, 2023
  2. (eo) Italo Calvino, La kosmokomikoj, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio, 2023