Yfke Sturm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yfke Sturm
Persona informo
NomoYfke Sturm
Dato de naskiĝo19-a de novembro 1981
NaskiĝlokoAlmere
Aĝo42
Okupoj kaj profesioj
Okupojfotomodelo kaj prezentisto
Geografio
ŜtatoNederlando
Lingvoj
Denaska lingvonederlanda lingvo [+]
Parolata lingvonederlanda lingvo [+]
Ceteraj informoj
Retpaĝohttp://www.yfke.tv [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Yfke Sturm (naskiĝis la 19-an de novembro 1981 en Almere) estas nederlanda fotomodelo kaj prezentisto

Kariero[redakti | redakti fonton]

Yfke Sturm partoprenis en 1997 je la nederlanda versio de la Elite Model Look post kiam ŝi dum la butikumado estis alparolita de kunlaboranto de Elite Model Management. Post la gajno de tiu konkurso, ŝi ankaŭ gajnis en la International Elite Model Look Contest en Nice, Francio je 15-jara aĝo. Post tio Yfke subskribis kontraktojn kun Ralph Lauren kaj Calvin Klein.

Kompetenteco[redakti | redakti fonton]

Yfke videblis sur kovrilpaĝoj kaj internpaĝoj de nombro da konataj magazinoj, kiel Vogue, Elle, Marie Claire, Cosmopolitan kaj Glamour. Interalie ŝi aperis dum kampanjoj de Ralph Lauren, Calvin Klein Cosmetics, DKNY, Armani kaj GAP. Ŝi ankaŭ aperis sur la modparadejo por inter aliaj la fasonistoj Ralph Lauren, Calvin Klein, Versace, Victoria's Secret kaj Chanel.

Televido[redakti | redakti fonton]

En 2006 ŝi prezentis ĉe RTL 5 la televidoprogramon Holland's Next Top Model, la nederlanda versio de America's Next Top Model. Unu jaro pliposte ŝi ankaŭ prezentis la duan serion de la programo; Holland's Next Top Model 2. Post tio la prezentado estis transprenita de Daphne Deckers. En 2011 ŝi ankoraŭ videblis kiel gasto en unu el la eroj de la programo. Krom tio Yfke dum la Victoria's Secret Fashion Show intervjuis por CBS siajn kolegomodelojn.

Kromaktivecoj[redakti | redakti fonton]

Yfke estas ambasadorino de la Nederlanda Ruĝa Kruco kaj komencis "Yfke for kids" en kunlaboro kun la Ruĝa Kruco. Tiu organizaĵo helpas infanojn en la tuta mondo kiuj suferas pro Aidoso aŭ kiuj perdis la gepatrojn pro tiu malsano. Yfke subtenas diversmaniere la kolektadon de mono interalie per aŭkcio de fotoj kaj bonfarcelaj vespermanĝoj. Yfke verkis libron kun sugestoj kaj avertoj pri la modeloprofesio: "Yfke's Model Secrets".

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Yfke loĝis de 2002 ĝis 2012 en Novjorko kaj poste en Londono. Intertempe ŝi ankaŭ havas domon en Utreĥto kaj apartamenton en Amsterdamo. Ŝi estis de 2007 ĝis inkluzive 2010 edziniĝinta kaj havas ekde 2014 (am)rilaton kun brita negocisto. Kun li ŝi je la 24-a de julio 2015 ekhavis filon. Je la 3-a de septembro 2015 ŝi grave vundiĝis kaj eĉ komatiĝis en Italio dum kolizio kun tielnomata surfjeto. Feliĉe ŝi tute resaniĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]