Humberto de Alencar Castello Branco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Humberto de Alencar Castello Branco
Persona informo
Humberto de Alencar Castello Branco
Naskiĝo 20-an de septembro 1900 (1900-09-20)
en Fortalezo
Morto 18-an de julio 1967 (1967-07-18) (66-jaraĝa)
en Fortalezo,  Militista diktaturo en Brazilo
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aviadila akcidento vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Escola Militar do Realengo • Escola de Aperfeiçoamento de Oficiais • Escola de Comando e Estado-Maior do Exército • École supérieure de guerre vd
Partio Nacia Renoviga Alianco vd
Subskribo Humberto de Alencar Castello Branco
Familio
Edz(in)o Argentina Vianna Castello Branco vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marŝalo Humberto de ALENCAR CASTELO BRANCO, diktatoro (oficiale "nomita prezidento") de Brazilo (1964-1967), naskiĝis en Fortaleza en la 20-a de septembro de 1900 kaj mortis en la 18-a de julio de 1967. Li estis filo de generalo Cândido Borges Castello Branco.

Nomita ĉefo de Terarmea Stabo de João Goulart en 1963, Castelo Branco estis unu el ĉefoj de puĉo de 31-a de marto de 1964. Nomita prezidento de armeo kaj trudita al parlamento (kunvokita nur tiucele) en la 15-a de aprilo de 1964, regis ĝis la 15-a de marto de 1967.

Dum lia prezidenteco, li malpermesis la politikaj partioj, prezentis novan konstitucion, malfermis parlamenton kaj malpermesis opiniojn kontraŭ registaro ("krimoj de opinio"). Li kreis du instituciajn agojn kaj leĝdonis per leĝdekretoj kaj sekretaj dekretoj. Sekretaj dekretoj permesis ke io estis krimo, sen ke neniu scias, sekve, neniu scias kio estis krimo aŭ ne. Li ankaŭ kreis novan kurzon Cruzeiro novo kaj ordonis stampi novajn monerojn.

Ĝi mortis per aerakcidento tuj post eksigi.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li eliris armean lernejon en 1921 kiel oficiraspiranto kaj iris al Belo Horizonte. En 1923 fariĝis unua klasa leŭtenanto, kaj fariĝis instruisto de armea lernejo de Realengo en 1927 kaj, tuj poste, li estis direktoro de Staba Lernejo. Li estis nomita kapitanon en 1938, kolonel-leŭtenanton em 1943, kaj fariĝis marŝalo post "elektita" prezidento en 1964.

Kiam li estis kapitano, studis en Francio en la École Supérieur de Guerre, kiel li lernis pri teĥnikoj de kulturbatalo, propagando kaj cenzuro. Poste, li studis en Fort Leavenworth War School, en Usono.

Partopreno en Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Li estis ĉefo de funkcia sekcio de la Força Expedicionária Brasileira (FEB) dum la Dua Mondmilito, en Italio, kaj restis dum 300 tagoj en batalkampo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li skribis kelkajn militajn enseojn:

  • Alto Comando da Tríplice Aliança na Guerra do Paraguai,
  • A Doutrina Militar Brasileira,
  • A Estratégia Militar,
  • A Guerra,
  • O Poder Nacional,
  • Tendências do Emprego das Forças Terrestres na Guerra Futura.
Antaŭe:Prezidanto de BraziloPoste:
Ranieri Mazzilli1964–1967Costa e Silva