Mihály Fekete (matematikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Fekete
Persona informo
Fekete Mihály
Naskonomo Mihály Fekete
Naskiĝo 19-an de julio 1886 (1886-07-19)
en Senta
Morto 13-an de majo 1957 (1957-05-13) (70-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Har HaMenuchot vd
Ŝtataneco HungarioIsraelo vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo matematiko vd
Aktiva en Hebrea Universitato de Jerusalemo vd
Doktoreca konsilisto Lipót Fejér vd
Verkado
Verkoj polinomo de Fekete ❦
Fekete problem ❦
Fekete–Szegő inequality vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mihály Fekete [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Mihály, hebree מיכאל פקטה estis hungara-israelana matematikisto, profesoro. Lia origina familia nomo estis Schwarcz.

Mihály Fekete

Mihály Fekete [1] naskiĝis la 19-an de julio 1886 en Hungara reĝlando en Zenta (nuntempa Senta en Serbio). Li mortis la 13-an de majo 1957 en Jerusalemo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Fekete devenis el juda familio. Li doktoriĝis el matematiko en 1909 en Universitato de Budapeŝto, poste li lernis de Edmund Landau unu jaron en Gotingeno. Hejmenveninta li ekinstruis kiel privata profesoro en Universitato de Budapeŝto apud Manó Beke. Li iomete partoprenis en la Hungara Sovetrespubliko, tial post falo de la Sovetrespubliko li ne povis instrui plu en la universitato, tial li instruis en juda gimnazio en Budapeŝto. Li instruis private János Neumann-n. En 1928 li havis inviton al universitato en Jerusalemo, kie li instruis, poste ĝis la pensiuliĝo en 1955 li estis direktoro de matematika instituto. En la studjaro 1935 li estis dekano inter 1945 kaj 1948 rektoro. En 1955 li ricevis israelan premion. Li okupiĝis pri kompleksa analitiko.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Über die Verteilung der Wurzeln bei gewissen algebraischen Gleichungen mit ganzzahligen Koeffizienten (1923)
  • Über den transfiniten Durchmesser ebener Punktmengen (1933)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]