Johann Friedrich Ludwig Volkmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Friedrich Ludwig Volkmann
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1758 (1758-01-22)
Morto 15-an de oktobro 1815 (1815-10-15) (57-jaraĝa)
Okupo
Okupo advokato
vdr

Johann Friedrich Ludwig VOLKMANN (naskiĝinta la 22-an de januaro 1758 en Arnstadt, mortinta la 15-an de oktobro 1815 samloke) estis germana advokato kaj lirikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Volkmann frekventis la gimnazion en sia naskiĝurbo ĝis 1777 kaj ekstudis poste teologion kaj jursciencon en Lepsiko. Li intense okupiĝis pri novaj lingvoj (franca, angla, itala, hispana, nederlanda) kaj revenis en 1780 al Arnstadt. Tie ĉi li iĝis advokato oficeja, poste registara kaj finfine kortega. En 1794 Volkmann fondis la societon literaturan "Gesellschaft der Litteraturfreunde in Arnstadt" verkante tiuokaze la skribitaĵon Wodurch schwang sich der gebildete Mensch so weit über den Naturmenschen und was erhob ihn wie einen Gott über seine Mitthiere?. En intima konekto kun tiu ĉi societo konsideratu ankaŭ liaj kelkaj poeziaĵoj por diversaj okazoj.

En 1804 li iĝis kastela administranto kun la titolo "sekretario" kaj edziĝis. Lia edzino mortis jam en la 6.12.1805, mallonge post la nasko de ĝemelfilinoj. La lastaj dek vivojaroj de Volkmann estis plenaj de oficaj plenumoj, de la zorgo pri la du infanoj kaj de la okupiĝo pri geografio matematika kaj astronomio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Auguste oder über die Würde des weiblichen Geschlechts, eine pädagogische Rhapsodie, Erfurt 1795 (2-a parto en 1800 en Hamburg kaj Mainz; aliaj manuskriptoj perdiĝis)
  • Der Bauer bei der Theaterwuth der Städter, Gedicht im Thüringer Volksdialekt, 1796 (al kiu verkis la muzikon Friedrich Methfessel)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 453

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Boese, Franz: "Die Arnstädter Gesellschaft der Litteraturfreunde vom Jahre 1794 und ihr Gründer Johann Friedrich Ludwig Volkmann", en: Vor hundert Jahren und heute. Localhistorische Forschungen, Arnstadt 1896

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]