Ernst Fuchs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Fuchs
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1930 (1930-02-13)
en Vieno,  Aŭstrio
Morto 9-an de novembro 2015 (2015-11-09) (85-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Hütteldorfer Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Familio
Infano Tillmann Fuchs
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo • universitata instruisto • verkistoskulptisto • gravuristo • grafikartisto • poeto • komponistokantisto • dezajnisto • ludartisto • scenografo • filozofo
TTT
Retejo http://www.ernstfuchs-zentrum.com/
vdr

Ernst FUCHS (naskiĝinta la 13-an de februaro 1930 en Vieno, mortinta la 9-an de novembro 2015 samloke[1]) estis aŭstra pentristo, grafikisto kaj skulptisto. Por li ĝustis la kromnomo "aŭstra pentroprinco".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la okupado de Aŭstrio ĉe la t.n. Anschluss infaneco senzorga finiĝis: la patro (judo) elmigris kaj Ernst Fuchs internigitis en hejmon por duonjudoj; nur la laŭforma divorco de la patrino malhelpis lian deportadon. En 1942 Ernst baptitis laŭ la romkatolika rito. Jam kiel 15 jaraĝulo li akceptitis ĉe la Akademio de plastikaj artoj en Vieno studonte ĝis 1950 ĉe Robin Christian Andersen kaj Albert Paris Gütersloh. Ekde 1948 Fuchs estis membro de "Art-Club" kaj ekde 1950 de la ligo "Hundsgruppe".

En 1959 li membrigitis, kune kun Friedensreich Hundertwasser kaj Arnulf Rainer ĉe "Pintorariums". La majstroklaso de Gütersloh estiĝis la ĝermo de la t.n. Viena Skolo de la fantastika realismo, kies plej grava membro estis Fuchs.

Inter 1950-62 Fuchs vivis kaj laboris en Parizo, interompite de vojaĝoj al Usono, Italio, Hispanio kaj Anglio. Tiutempe okazis la unuaj grandaj muzeaj kaj individuaj ekspozicioj. En 1957 li retiriĝis plurajn monatojn en la monakejo "Dormitio" en Jerusalemon por pentri en la tiea refektorio la scenon de la Lasta Manĝo de la Sinjoro.

Internacie famiĝinte li revenis en 1962 en la naskiĝurbon, kie li iĝis kvar jarojn poste profesoro. En 1966 aperis Architectura Caelestis, libro kun arkitekturaj skizoj kaj modeloj kaj Fuchs prezentis siajn monumentajn skulptaĵojn "Esther", "Moses" kaj "Christophorus".

Je la komenco de la 1970-aj jaroj li akiris la Vilaon Wagner en Wien-Hütteldorf, kiun li transformis en vivo- kaj laborocentron. La sekvantajn jarojn li faris la scenejajn bildojn kaj kostumojn por opero kaj baleto, verkis eseojn filozofiajn kaj poemojn, pentris la poeziaĵojn, pentris la ekspoziciciklon Lohengrin, finfaris la grandan bildokomponaĵon por la Vilao Wagner kaj surbendigis sian voĉon sur sondiskalbumojn (kun mistikaĵoj) titolitaj "Von Jahwe" aŭ "Via Dolorosa".

Ekde 1980 okazis multaj individuaj ekspozicioj. Li faris sian retrospektivon grandan en Venecio, en la Palazzo Piagini, poste en Peterburgo, en la Rusa Muzeo, kaj ĉe Kastelo Gruyère en Svisio aŭ en 2001 en Vieno en la Palaco Harrach.

Li inspritis de verkoj de la Mezepoko ĝis la 19-a jarcento. Liaj bildoj kaj grafikaĵoj ofte havas fortan religian kaj mitologian simbolaron. Ĉirkaŭ 1978 komenciĝis nova kreiva fazo per la utiligo de helegaj farboj, pli simplaj bildkomponadoj kaj troigitaj mitologiaj karakteroj el la pasinteco (i.a. Lohengrin, Ikarus). En la 1980-aj jaroj li pli oftis kiel arkitekto (Jakobo-kirko en Thal apud Graz, hotelkomplekso en St. Veit an der Glan), inter 1993-97 li laboris la apokalipsan cirklon en 12 grandaj bildoj oleaj.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • kavaliro honorita per la Alexander-ordeno "por meritoj por scienco kaj arto", 1990
  • Österreichisches Ehrenkreuzes für Wissenschaft und Kunst I. Klasse, 2004
  • Großes Ehrenzeichen des Landes Kärnten, 2010
  • Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien, 2010

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kataklysmen, 1946 (12 Linolschnitte)
  • Maibild, 1949 (Radierung)
  • Einhorn-Zyklus, 1951/52 (Radierungen)
  • Das Mysterium des Rosenkranzes, 1958-61 (Altarbilder, Wien-Hetzendorf)
  • Samson, 1960-62 (Radierungen)
  • Zyklus Esther, 1967 (Radierungen)
  • Große Esther, 1972 (Skulptur)
  • Illustrationen zur Kabbala, 1978
  • Ikarus auf Kothurnen, 1978
  • Leda und der Schwan, 1979
  • Der Pfau, 1986
  • Die Einkleidung der Esther, 1970-83

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe AEIOU

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]