József Galamb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Galamb
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1881 (1881-02-03)
en Makó
Morto 4-an de decembro 1955 (1955-12-04) (74-jaraĝa)
en Detrojto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungarian Royal Public Secondary Industrial School
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero
vdr

József Galamb [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Galamb József, en Usono konata Joseph A. Galamb estis hungara-usona inĝeniero, inventisto. József Galamb [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1881 en Makó. Li mortis la 4-an de decembro 1955 en Usono en Detrojto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Galamb frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste faklernejon en Szeged, fine altlernejon en Budapeŝto, kie li akiris inĝenieran diplomon en 1901. Post siaj studoj li laboris en Diósgyőr nur monatojn, poste li soldatiĝis. Lia ĉefo estis Miklós Horthy. Post la frua civiliĝo li laboris en Hódmezővásárhely, Arad, Békéscsaba, poste helpe de stipendio li laboris en Germanio. En 1903 li vojaĝis al Usono, kie komence li estis laboristo. En 1905 li konatiĝis kun Henry Ford, fine li laboris plu en ties fabriko. Li partoprenis en kreaĵoj de aŭtoj kaj traktoroj, dume li kreis signifajn inventojn pri aŭtoj. Li ricevis usonan ŝtatanecon. En 1911, poste plurfoje li revojaĝis al sia naskiĝurbo (lastfoje en 1932). Li edziĝis en 1917, baldaŭe li havis 2 filinojn. En 1944 pro sanstataj problemoj li pensiuliĝis.

Memortabulo pri József Galamb
Busto pri József Galamb

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • diversaj memortabuloj en Makó
  • faklernejo en Makó
  • 2 bustoj en Makó
  • 132824 Galamb
  • memormedaloj de 2006 kaj 2008
  • memorĉambro en Budapeŝto
  • kolegio en Budapeŝto
  • poŝtmarko

Fontoj[redakti | redakti fonton]