Heide Simonis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heide Simonis
Persona informo
Heide Simonis
Naskonomo Heide Steinhardt
Naskiĝo 4-an de julio 1943 (1943-07-04)
en Bonno,  Nazia Germanio
Morto 12-an de julio 2023 (2023-07-12) (80-jaraĝa)
en Kiel
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Kilo vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Familio
Edz(in)o Udo Ernst Simonis vd
Profesio
Okupo verkistopolitikistoaŭtoro • poeto vd
Aktiva en BonnoKiel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Heide Simonis en 2011

Heide SIMONIS (naskiĝinta la 4-an de julio 1943 je familia nomo Steinhardt en Bonno kaj mortis la 12-an de julio 2023) estis eksa germana socialdemokrata politikistino.

Inter la jaroj 1988 kaj 1993 ŝi estis ministrino pri financoj kaj inter 1993 kaj 2005 ministroprezidantino de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Poste ĝis 2008 ŝi funkciis kiel prezidantino de la germania nacia branĉo de la organizaĵo UNICEF.[1]

Ŝi estis la unua virino en la rolo de ministroprezidantino de la federacia lando de Germanio kaj iĝis la unua virina honora civitano de Ŝlesvigo-Holstinio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heide Simonis tritt zurück, magazino Stern, la 2-an de februaro 2008 (germane)