Helena Willman-Grabowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helena Willman-Grabowska
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1870 (1870-01-04)
en Varsovio
Morto 31-an de oktobro 1957 (1957-10-31) (87-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj polafranca vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de LaŭzanoUniversitato de Berno vd
Profesio
Okupo orientalistolingvisto • universitata instruisto vd
Laborkampo romanistikoPola literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helena Antonina Willman-Grabowska (naskiĝis la 4-an de januaro 1870 en Varsovio, mortis la 31-an de oktobro 1957 en Krakovo) estis pola hindologo kaj iranologo, lekciistino de Pariza Sorbono, la unua lekcianta virino kaj profesoro en la historio de Jagelona Universitato. Poliglotino.

Infaneco, juneco, familio[redakti | redakti fonton]

Filino de Józef Wojciech (1818-1892) kaj lia lasta, la tria edzino Elżbieta Lipińska (1848-1908). La patro naskiĝis en la familio de Błażej Grabowski (1783-1849), neskriba faristo (porokaza trudlaboristo) devenanta de la vilaĝo Osieck (distrikto Otwocki), kiu venis al Varsovio komence de la 19-a jarcento. Li mem elektis profesion de forĝisto, akiris edukitecon kaj havaĵon. Konforme al la korporacio trapasis ĉiujn profesiajn gradojn de helpisto ĝis majstro ĉ. 1850. La brikdomo de Józef Grabowski, prizorgita de posteuloj staris ĝis 1944, kiam estis bruligita de germanoj dum subigo de la ribelo de Varsovio.

Helena Grabowska venis al la mondo kaj kreskiĝis en la patra domo. Ŝi havis almenaŭ kvinopon da gefratoj kaj okopon da duongefratoj, de la plej aĝaj fratoj – samaĝuloj de ŝia propra patrino – estis pli ol 20 jara aĝdiferenco. Krom ŝi la patrino prizorgis ankaŭ la plej junajn infanojn de la du antaŭaj, mortintaj edzinoj de Józef Grabowski (kelkopo mortis en frua infanaĝo).

Julie 1900 ŝi edziniĝis al librotenisto Czesław Aleksy Willman (1869-1922). Ili havis du infanojn: pli frue mortintan Wacław (1902-1908) kaj Elżbieta (1905-1985), kiu poste iĝis lektorino de la franca lingvo en Jagelona Universitato.

Plenkreska vivo[redakti | redakti fonton]

En 1909 ŝi decidis forlasi dispartigitan Pollandon. En Berno studis la germanan literaturon kaj la francan, kion poste daŭrigis en Laŭzano. En 1911 translokiĝis al Parizo, kie studis lingvosciencon. Neniam akceptis la francan civitanecon.

De oktobro 1927 eklaboris ĉe Jagelona Universitato en Krakovo. Tie instruis gramatikojn de la veda sanskrito, avesta lingvo, malnovpersa lingvo, palia lingvo, dravida lingvaro, tibeta lingvo kaj la sogda lingvo. Samtempe ŝi lekciis baratajn literaturojn kaj la hindan filozofion kune kun kompara gramatiko de la hindirana lingvaro, kaj ankaŭ ŝi analizis kun studentoj klasikajn tekstojn de Barato (inter alie la himnojn de Rigvedo). Ŝiaj ekinteresiĝoj ne limiĝis al historiaj problemoj, sed ankaŭ ampleksis novhindarjajn lingvojn kune kun la nuntempaj ekonomiaj kaj sociaj problemoj de Barato.

Ŝi estis eminenta poliglotino, konis la francan, rusan, germanan, anglan, italan, hispanan, okcitanan, nederlandan, danan, ĉeĥan, rutenan, hindian, bengalan, grekan kaj latinon, krome la hindiranan lingvaron pri kio okupiĝis science.

Sciencaj atingaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi postlasis abundan sciencan verkaron same franc- kaj pollingvan. Ŝiaj laboraĵoj grupiĝas al:

  • lingvosciencaj, ekz. doktoreco Les composés nominaux dàns le Śatapathabrāhmana (1927-1928), Le locatif dans le Rig-Veda (1928), Miejscownik w języku „Trenów” (Lokativo en lingvaĵo de Trenoj de Jan Kochanowski) (1928), Snih „tuer” / snih „aimer” (1928), Polskie „kanak”, staroindyjskie „kánaka (Pola "kanak", malnovsanskrita "kánaka") (1930), Le Mah-Yast, Priere a la Lune (1934), O powstawaniu języków literackich (Pri estiĝo de literaturaj lingvoj) (1936), Podkreślenia uczuciowe (Emociaj emfazoj) (1937);
  • literatursciencaj, ekz. Le chien dans le Rigveda et l’Avesta (1931), Un vieŭ thème de fiançailles dans la littérature indienne et grecque (1934);
  • filozofiaj, ekz. Examen des composés nominaŭ dans les Inscriptions d’Aśōka (1926), Ekspiacja (prāyaścitti) w Brāhmana (1935), Pojęcie i wyrażanie czasu w Wedach i Brāhmana (Nocio kaj esprimo de tempo en Vedoj kaj Brahmanoj) (1938);
  • historiaj, ekz. L’idée de l’etat dans l’Inde ancienne (1933), L’Inde antique et la civilisation indienne (1933, kune kun Paul Masson-Oursel kaj Philipp Stern), Europejczycy w Indiach i na indyjskim progu (Eŭropanoj en Barato kaj sur la barata sojlo) (1938), Przed dziesięciu laty. Garść wspomnień o Andrzeju Gawrońskim (Antaŭ dek jaroj. Manpleno da rememoroj pri Andrzej Gawroński) (1936);
  • enciklopediaj kaj tradukaj – de sanskrito, ekz. Dwadzieścia pięć opowieści wampira (Dudek kvin rakontoj de vampiro) (1956), Mahabharata (Mahabharato) (1957), O cnocie i niecnocie niewieściej. Opowiadania z „Oceanu baśni”, czyli „Katha sarit sagara” Somadewy (Pri la virina virto kaj malvirto. Rakontoj de "Fabeloceano", aŭ "Katha sarit sagara" de Somadeva) (postmorta eldono), kaj poligoj de la rusa lingvo;

kaj ankaŭ uzata ĝis nun Podręcznik sanskrytu. Gramatyka, wypisy, objaśnienia, słownik (Lernolibro de sanskrito. Gramatiko, tekstoj, klarigoj, vortaro) (1932, 1985).