Matthias Buchinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthias Buchinger
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1674 (1674-06-03)
en Ansbach
Morto 31-an de julio 1739 (1739-07-31) (65-jaraĝa)
en Cork
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo iluziisto • desegnisto • kaligrafo • muzikisto
vdr

Matthias BUCHINGER (naskiĝinta la 2-an de junio 1674 en Ansbach, mortinta la 17-an de januaro 1740 en Cork), estis germana artisto, magiisto kaj ilustristo, naskita sen manoj aŭ malsupraj gamboj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Artisto kaj prezentisto, li montris siajn plenumojn en multaj kortegoj kaj iĝis konataj kiel la "Malgrandulo de Nurenbergo". Li vojaĝis al Anglio provante ricevi ĉekortegan nomumon sub reĝo Georgo la 1-a (Britio); malsukcesinte, li iris al Irlando kie li donis publikajn manifestaciojn, en Dublino en 1720 kaj en Belfasto en 1722. Buchinger estis edziĝinta kvar fojoj kaj havis almenaŭ dek kvar infanojn (de ok virinoj). Li ankaŭ estas fama por esti havinta infanojn de ĝis sepdek amantinoj. Aldone Buchinger ĝuis grandan reputacion kiel gravuristo kaj artisto.

Malgraŭ liaj havaj malgrandaj, naĝilosimilaj alpendaĵoj por manoj, liaj kuprogravuroj estis nekredeble detalaj. Sur memportreto, estis tiom detale faritaj bukloj ke ili rivelis ĉe detala rigardo fakte sep bibliajn psalmojn kaj la Patron nian, tajpitaj en miniaturoleteroj.

Lertecoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ lia handikapo Buchinger estis bonega magiisto, igante pilkojn malaperi de sub tasoj kaj birdoj ekaperi de nenie. Estis ankaŭ dirite ke li estis nevenkebla ĉe kartoj kaj brilblindumus spektantarojn. Miraj estis ankaŭ lia paflerteco. Buchinger ŝatis konstrui ŝipojn en botelo. Li havis enorman lertecon, malgraŭ sia handikapo. La muzikaj kapabloj de Buchinger inkludis la kapablon ludi plurajn muzikajn instrumentojn inkluzive de la zimbalono, hobojon, trumpeton, kaj fluton. Kelkajn el la luditaj instrumentoj li inventis mem!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter M. Brod: Der Schreibmeister Matthias Buchinger. In: Mainfränkisches Jahrbuch 37, 1985, S. 91–102.
  • Hans Wechsler: Matthias Buchinger. Ein Ansbacher Taschenspieler im 18. Jahrhundert. In: Ansbarch Gestern und Heute 46, 1989, S. 1104–1111.
  • Ricky Jay: Matthias Buchinger: „The Greatest German Living“. Siglio, Los Angeles 2016, ISBN 978-1-938221-12-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]