György Linhart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Linhart
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1844 (1844-06-16)
en Peŝto
Morto 27-an de januaro 1925 (1925-01-27) (80-jaraĝa)
en Magyaróvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

György Linhart [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Linhart György estis hungara botanikisto, profesoro, mikologo. Lia botanika nomo estis Linh..

György Linhart [1] naskiĝis la 16-an de junio 1844 en Pest (urbo). Li mortis la 27-an de januaro 1925 en Magyaróvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Linhart frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Magyaróvár kaj Halle (en 1873). Hejmenveninta en la sekva jaro li ekinstruis en la ĵus altrangigita akademio en Magyaróvár. Li instruis tie 3 jardekojn, samtempe li estis katedrestro. Interrompo okazis en 1878, tiam li lernis fungosciencon en Strasburgo. En 1884 li establis instituton pri semoj, kiun poste gvidis. En 1897 li vizitis similajn agrikulturajn lernejojn en Eŭropo. En 1906 li pensiuliĝis, tamen li aranĝis instituton kontraŭ la malsanoj pri kreskaĵoj. En 1898 li ricevis signifan premion.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A szőlőpenész (1881)
  • Magyarország gombái (Fubgoj de Hungario), (1883 – 1887) - ĉefverko en 5 volumoj
  • Szőlő betegségek (1895)
  • A répamag betegségei és a répabetegségek (1900)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]