Glosolalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glosolalio (el la greka γλώσσα [glossa] "lango", kaj λαλώ [lalo] "paroli") estas la elparolo de tio, kio ŝajnas al la aŭskultanto esti sensencaj silaboj, nekonata fremda lingvo, aŭ nekonebla "dia lingvo". La elparolaĵoj iufoje okazas kiel agoj de religia kultado.

Kelkaj kristanismaj grupoj kredas, ke glosolalio estas spirita donaĵo de Dio. En sia unua letero al la Korintanoj, Paŭlo skribis, ke per glosolalio oni parolas ne al homoj sed al Dio, kaj do ke en komuna diservo ĝi taŭgas nur se iu interpretas por ke aliaj povu kompreni.

Iuj aliaj religioj ankaŭ praktikas glosolalion kiel specon de religia kultado.



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]