Vojaĝo al la centro de la Tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Voyage au centre de la Terre
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jules Verne
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1864
Eldonejo Pierre-Jules Hetzel
Ĝenro lost world fiction • subterranean fiction • scientific romance • aventura fikcio • aventuro
Loko de rakonto Hotel Phoenix Copenhagen • Kongens Nytorv • Church of Our Saviour • Ĝardenoj de la Kastelo RosenborgSnæfellsjökullIslando
Honorigoj NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books
vdr
« Nous descendions une sorte de vis tournante. » Gravuraĵo de Édouard Riou por la origina eldono de 1864 de "Vojaĝo al la centro de la Tero" de Jules Verne.

Voyage au centre de la Terre ("Vojaĝo al la centro de la Tero") estas romano de scienc-fikcio, verkita en 1864 de Jules Verne. Ĝi estis publikigita en origina eldono la 25an de novembro 1864, poste laŭ alia eldono la 13an de majo 1867. La teksto de 1867 estas diferenca de tiu de 1864. Tiu enhavas fakte du pliajn ĉapitrojn (45 anstataŭ 43)[1].

Malkovrinte antikvan runan manuskripton, saĝulo, lia nevo kaj ilia gvidisto entreprenas longan vojaĝoj al la centro de la Tero enirante en ĝin tra neaktiva vulkano islanda, nome Sneffels (tio estas la Snæfellsjökull). Ili suferas multajn danĝerojn dum la entera veturado, nome soifo, antaŭdiluvaj bestoj, navigado ktp. Finfine danke al vulkana erupcio ili eliras al Italio ĉe Strombolo.

Kiel ĝenerale ĉe Jules Verne, la romano estas lerta miksaĵo de scienca konaro, de kuraĝaj ekstersciaro kaj de aventuro. La enkonduko de la romano montras la tiaman ĝuon por nova scienco nome la kriptologio.[2]. La sekvo enĉenigas priskribon de Islando de la fino de la 19a jarcento, ampleksan enkondukon al du aliaj florantaj sciencoj, nome la paleontologio kaj la geologio (oni notos la diverĝojn inter la tiamaj interpretoj kaj tiuj de nuntempo).

Esperanto-traduko[redakti | redakti fonton]

Esperanto-traduko de la verko Vojaĝo al la centro de la Tero aperis ĉe Eldonejo Libera en 2021. Tradukis ĝin Shenghao Hu.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Piero Gondolo della Riva. Bibliographie analytique de toutes les œuvres de Jules Verne. Tome I. Société Jules-Verne. 1977.
  2. En 1843 ankaŭ Edgar Poe dediĉos sin al ĝi en la novelo La ora skarabo
  3. Facebook-paĝo de Eldonejo Libera https://www.facebook.com/167436763613324/posts/1454023441621310/

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Simone Vierne, « Deux voyages initiatiques en 1864 : Laura de George Sand et Voyage au centre de la Terre de Jules Verne », dans Léon Cellier (dir.), Hommage à George Sand, Paris, Presses universitaires de France, 1969.
  • Thierry Victoria, « Voyage au centre de la terre. Éléments pour une interprétation symbolique », Bulletin de la Société Jules Verne n° 80, 1986, p. 15-20.
  • Thierry Victoria, « Richesse du texte vernien. Étude du chapitre XXXIII du Voyage au centre de la terre », Bulletin de la Société Jules Verne n° 84, 1987, p. 15-19.
  • Thierry Victoria, « Le principe de ternarité dans Voyage au centre de la terre », Bulletin de la Société Jules Verne n° 89 , 1989, p. 18-27.
  • Kiera Vaclavik, « Jules Verne, écrivain… de jeunesse : the Case of Voyage au centre de la terre », Australian Journal of French Studies, vol. 42, numéro 3, 2005, p. 276-283.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]