Hara Secuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hara Secuko
japana aktorino
japana aktorino
Persona informo
Naskiĝo 17-a de junio 1920
en Jokohamo, Kanagaŭa, Japanio
Morto 5-a de septembro 2015
en Gubernio Kanagaŭa, Japanio
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Familio
Frat(in)oj Yoshio Aida • Sumiko Aida
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr
Hara Secuko en la 1940-aj aŭ 1950-aj jaroj

Hara Secuko aŭ en angla Hara Setsuko (japane 原 節子; ofte latinliterigata kiel Setuko Hara, Setsuko Hara; vera nomo: Aida Masae 会田 昌江, naskiĝinta la 17-an de junio 1920 en Jokohamo, Japanio, mortinta la 5-an de septembro 2015 en Gubernio Kanagaŭa[1]) estis japana aktorino. Ekster Japanio oni konas ŝin precipe pro roloj en filmoj de Ozu Jasuĝiro, Malfrua Printempo (1949) kaj Tokia rakonto (1953).[2] Tamen, ŝi jam rolis en 67 aliaj kinofilmoj antaŭ ol ekkunlabori kun Ozu en 1949.[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Malfrua Printempo estis ŝia unua filmo kun Ozu, kaj ilia kunlaborado daŭris dek du jarojn ĝis lia morto. La usona recenzisto Roger Ebert diris ke Tokia Historieto, dolĉamara dramo pri generacia konflikto, estas “unu el la plej grandiozaj filmoj en la tuta historio.”[4]

Post la morto de Ozu en 1963 Hara forlasis la aktoradon, kaj vivis dum pli ol 50 jaroj izolite en Kamakura, rifuzante ĉiajn intervjuojn. Ŝi neniam edziniĝis, kaj oni nomis ŝin "la Eterna Virgulino". Spektinte iun filmon ŝian, la romanisto Endoo Ŝuusaku skribis: "Ni ĝemus aŭ ellasus grandan spiron el la profundejoj de niaj koroj, ĉar ni sentis precize la jenon: Ĉu estas eble, ke tia virino ekzistas en tiu ĉi mondo?"[5] Hara mortis pro pneŭmonio ĉe malsanulejo en gubernio Kanagaŭa je la 5-a de septembro 2015, 95-jaraĝa, sed la gazetaro ne raportis la fakton ĝis la 25-a de novembro.[6][7] La animea filmo Millennium Actress (2001), kreita de Satosi Kon, parte baziĝis sur la vivo de Hara. [2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Nekompleta filmlisto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ihre Erotik war die der Unerreichbarkeit. En: welt.de. Die Welt, 25-an de Novembro 2015, legita la 27-an de Novembro 2015 (en la germana vikipedio). germane
  2. 2,0 2,1 Abrams, Simon, "Setsuko Hara: The diva who left Japan wanting a lot more", 1-a de Aprilo 2011. Kontrolita 11-a de Julio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-31. Alirita 2016-03-16.
  3. ja:原節子
  4. Bernstein, Adam, "Setsuko Hara, Japanese movie star of exquisite power, dies at 95", 2015-11-25. (en-US)
  5. . Rediscover: Late Spring. Spectrum Culture. Arkivita el la originalo je 2012-05-14. Alirita 11-a de Julio 2012. Arkivigite je 2012-05-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-14. Alirita 2016-03-16.
  6. Acting legend Setsuko Hara of Ozu film "Tokyo Story" dies at 95. Arkivita el la originalo je 2015-11-25. Alirita 2016-03-16.
  7. 原節子さん死去、日本映画黄金期を代表する女優 日刊スポーツ 2015年11月25日

Atentigo[redakti | redakti fonton]

Parte baziĝas sur la artikolo en la angla Vikipedio.