Riccardo Giacconi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riccardo Giacconi
Nobel-premiito
Riccardo Giacconi en la jaro 2003
Riccardo Giacconi en la jaro 2003
Persona informo
Riccardo Giacconi
Naskiĝo la  6-an de oktobro 1931(nun 1931-10-06) (92‑jara)
en Ĝenovo,  Italio
Morto 9-an de decembro 2018 (2018-12-09)
en San-Diego
Lingvoj italaangla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco ItalioUsonoReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Milano
Familio
Edz(in)o Mirella Giacconi vd
Profesio
Okupo astronomofizikisto • universitata instruisto • astrofizikisto • vidartisto vd
Laborkampo astrofizikofizikoastronomiokosma radiado vd
Aktiva en Baltimore vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Riccardo GIACCONI [rikkardo ĝakkoni] (naskiĝis la 6-an de oktobro 1931 en Ĝenovo -- mortis la 9-a de decembro 2018 en San-Diego (Kalifornio)) estis usona astrofizikisto.

En 2002 li gajnis duonan parton de la Nobel-premio pri fiziko, "pro siaj pioniraj kontribuoj al astrofiziko, kiuj kondukis al la eltrovo de kosmaj iksradiaj fontoj".

Li bakalaŭriĝis ĉe la Universitato de Milano, en Italio, kaj doktoriĝis tie en 1954. En 1956 li translokiĝis al Usono, kie li ankoraŭ loĝas. Li ankaŭ akiris usonan civitanecon.

Post 1999 li estas Profesoro de Esploro ĉe Universitato Johns Hopkins en Baltimore, Marilando, kaj ankaŭ ĉef-esploranto por la projekto Chandra Deep Field-South, uzante la Chandra iksradian observatorion (spaco-teleskopon).

D-ro Giacconi estas edziĝita kun Mirella kaj ili havas du filinojn, kaj unu filon (mortinta 1991 en aŭto-akcidento).

En 1987 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]