J.J. Cale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J.J. Cale
Persona informo
JJ Cale
Naskonomo John Weldon Cale
Naskiĝo 5-an de decembro 1938 (1938-12-05)
en Oklahomurbo
Morto 26-an de julio 2013 (2013-07-26) (74-jaraĝa)
en La Jolla
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Mission San Luis Rey Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Central High School vd
Familio
Edz(in)o Christine Lakeland vd
Profesio
Alia nomo J.J. Cale • J. J. Cale • JJ Cale vd
Okupo gitaristokantaŭtorokantistokomponistomuzikisto • diskografa artisto vd
Aktiva dum 1958–2013 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Weldon CALE (naskiĝinta la 5-an de decembro 1938, mortinta la 26-an de julio 2013),[1] profesie konata kiel JJ Cale) estis usona kantverkisto, muzika artisto kaj influa gitarstilisto. Kvankam, li konscie evitis la ian publikan rigardon (estante temperamente negativa al fameco)[2] lia influo kiel muzika artisto estis vaste agnoskita fare de famaj muzikistoj kiel ekzemple - Mark Knopfler, Neil Young kaj Eric Clapton, kiu priskribis JJ kiel "unu el la plej gravaj artistoj en la historio de roko"[3] Li estas konsiderita kiel unu el la aŭtoroj de la Tulsa Sono, ĝenro uzanta bluson, blusrokon, Nashville sonon, kaj ĵazon.

En 2008 li, kun Eric Clapton, ricevis Grammy Award (grammy premion) pro ilia albumo "To tulsa and Back: on tour withh JJ Cale"(al tulsa kaj reveni: Turneo kun JJ Cale).[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li kreskis en Tulsa, Oklahomo, kaj studis ĉe Tulsa Central High School (Tulsa Centra Liceo) kaj diplomiĝis en 1956. Samtempe, lernante ludi la gitaron, li komencis studi la principojn de sona inĝenieristiko dum vivado kun siaj gepatroj en Tulsa, kie li konstruis registradstudion. por si mem.[5] Post diplomiĝo li estis rekrutita en militservon. Cale memoris, "mi ne vere volintus kunporti pafilon ktp, do mi aliĝis al la aerarmeo kie mi prenis teknikan trejnadon kaj tio estas kiel mi lernis iomete pri elektroniko."[6] La scio de Cale pri miksado kaj sonregistrado manifestis gravan rolon en kreado de la karakteriza sono de liaj studialbumoj.[7]

Kune kun kelkaj aliaj junaj Tulsaj muzikistoj, Cale translokiĝis al Los-Anĝeleso en la fruaj 1960-aj jaroj, kie li trovis dungadon kiel studio-inĝeniero.[8] Vivante en Los-Anĝeleso li faris demonstran diskon en 1966 (en tiuj tagoj profesiaj demonstraĵoj estis faktaj 45 rpm (vinilunuopaĵoj) kun Liberty Records de lia kanto "Post Noktomezo". Li distribuis kopiojn de tiu kanto al siaj Tulsaj muzikistamikoj vivantaj en Los-Anĝeleso, multaj el kiuj sukcese trovis laboron kiel sesi-muzikistoj. Kvankam li sukcesis trovi regulan dungon ĉe la Whisky a Go Go (Viskio Go Go) (kie, laŭ sia propra atestaĵo, Elmer Valentine sugestis, ke li nomu sin J.J. Cale por eviti konfuzon kun John Cale de la Velvet Underground)[9][10], li trovis malgrandan sukceson kiel registrada artisto, sed ne akiris sufiĉe da mono kiel studi-inĝeniero, li vendis sian gitaron kaj reiris al Tulsa, kie li eniris grupon kun Tulsa muzikisto Don White.

En 1970, li eksciis, ke Eric Clapton registris kovron de "After Midnight" (Post Noktomezo) en sia debutalbumo en 1970. Kiel rezulto de tio, estis sugestite al Cale, ke li devis ekspluati tiun disan konigon kaj registri diskon si mem. Lia unua albumo, Naturally (nature), establis lian stilon, priskribitan fare de Los Angeles Times verkisto Richard Cromelin kiel "unika hibrido de bluso, folko kaj ĵazo, markita per rilaksita kaj fluida gitara stilo kaj la lakona voĉo de Cale. Lia frua uzo de tamburaj maŝinoj kaj liaj netradiciaj miksaĵoj donas karakterizan kaj unikan kvaliton al liaj kantoj kaj distingis lin de Usonaj folkaj puristoj.[11]

En lia 2003 biografio Shakey, Neil Young rimarkis, "Inter ĉiuj ludantoj mi iam aŭdis, estas [Jimi] Hendrix kaj JJ Cale, kiuj estas la plej bonaj elektragitaraj ludantoj."[12] En la 2005 dokumenta filmo "To Tulsa and Back: On Tour with J.J. Cale" (al Tulsa kaj reveni -turneo kun JJ Cale), Eric Clapton diris ke la Cale stilo estas "vere, vere minimuma", kaj li deklaras "ĝi estas tre rafinita".

Lia plej granda Usono kanto estis "Crazy Mama" (Freneza Panjo) kiu pintis je numero 22a en la usona listo "Billboard" en 1972. En la dokumenta 2005 filmo "To Tulsa and Back: on tour with JJ Cale" (Al Tulsa kaj reveni: tuneo kun JJCale) Cale rakontas, ke li estis ofertita la ŝancon kanti je "American Bandstand with Dick Clark" (fama Televida programo de tiu erao) por reklami la kanton, kiu movintus ĝin pli alte sur la listo de popularaj kantoj. Cale rifuzis kiam informita, ke li ne povis alporti sian grupon al la programo sed estus postulata lip-sinkronigi la vortojn.[13] Liaj kantoj, foje flustre, estus entombigita en la miksaĵo. Li atribuis sian unikan sonon al sia kapablo kiel registradmiksisto kaj inĝeniero, dirante, "Pro la nova teknologio, oni povas fari muzikon mem kaj multaj homoj faras tion nun".[14] Mi komencis fari tion antaŭ longa tempo kaj mi trovis, ke mi produktis unikan sonon."

Lia katalogo estas publikigita por la mondo, ekskludante Nordamerikon, de sendependaj muzikeldonejo Fairwood Music (UK) Ltd. JJ Cale mortis je la aĝo de 74 en La Jolla, Kalifornio, la 26-an de julio 2013, post koratako.[15]

Kantoj[redakti | redakti fonton]

Kantojn, kiujn Cale verkis kiuj estis kovritaj fare de aliaj muzikistoj inkludas: "Post Noktomezo" kaj "Kokaino" de Eric Clapton "After Midnight" (post noktomezo) ankaŭ estis kovrita fare de Jerry Garcia;

"Kokaino" estis kovrita fare de Nazareto);

"Bringing It Back" (redoni ĝin) de Kansas;

"Call me the Breeze" (nomi min la brizo) de Lynyrd Skynyrd, Johnny Cash, Bobby Bare, John Mayer, kaj Eric Clapton;

"I Got the Same Old Blues" (samajn bluzojn denove) de Captain Beefheart (en lia 1974 albumo Bluejeans & Moonbeams), Lynyrd Skynyrd kaj Freddie King;

"Ride Me High" kaj "Travelin Light" (Veturigi min alte kaj Vojaĝi malpeze) de Widespread Panic; kaj John Mayall [A sense of Place, 1990] (senso de lokaĵo)

La 1992 diskero- "Run" (Kuri) en la debutalbumo de Spiritualized, Lazer Guided Melodies, estas esence kovro de "Call me the Breeze" (Nomi min la Brizo) kun kelkaj kromaj kantotekstoj.

The Band kovris "Crazy Mama" (Freneza Panjo) en ilia 1996 albumo "High on the Hog" (bona parto de la Porko).

Bill Wyman's Rhythm Kings 1999 albumo kaj komenca kanto estas "Any way the Wind Blows" (Ia Direkto de la Vento) de lia 1974 albumo - Okie.

Phish ludis "Ain't Love Funny" (Amo estas Stranga) de sia albumo (1994) "Closer to You live" (Pli proksime al vi - vivanta). Unu versio aperas sur la 2015 Amsterdama plurdiskokesto de Phish, prenita de la prezentado de 1a de julio 1997.

George Thorogood & The Destroyers kovris "Devil In Disguise" (Diablo Kaŝita) en sia albumo "Ride 2003 I Die" (Veturi Mi mortas)

Same kiel "After Midnight" (Post noktomezo) sia mem-titolita debutalbumo en 1970 kaj "Cocaine" (Kokaino) sur Slowhand (Malrapida Mano) en 1977, Eric Clapton kovris "I'll Make Love To You Anytime" (Ni Amumi ia foje) de Cale en sia albumo (1978) Backless. Aliaj Clapton-kovroj de Cale-originaloj inkludas "Travelin Light" (vojaĝi malpeze) en lia 2001 albumo Reptile, "River Runs Deep" (Rivero Profundumas) kaj "Everything Will Be Alright" (Ĉio Boniĝos) en sia 2010 mem-titolita albumo Clapton, kaj "Angel" (Anĝelo) en lia 2013 albumo Old Sock. (Malnova Strumpeto), The Breeze: An Appreciation of JJ Cale (La brizo: Aprobo de JJ Cale). Ĉi tie la melodioj de Cale estas kovritaj fare de Clapton kaj Tom Petty, Mark Knopfler, John Mayer, Dona Blankulo, Willie Nelson, Derek Trucks, la edzino de Cale Christine Lakeland, kaj aliaj. En la videoversio de "Call Me The Breeze" (nomi min La Brizo) por tiu albumo.

Clapton deklaras de Cale, "Li estis mirinda muzikisto".

Kantaj diskoj[redakti | redakti fonton]

fonto[16]

  • "Sock Hop"/"Sneaky" (strumpeta Danco/ ruza ) - kiel Johnny Cale
  • "Troubles, Troubles (Problemoj,Problemoj)"/"Purple Onion " (Purpura Cepo ) - kiel Johnny Cale Quintet.
  • "Ain't That Lovin You Baby"/"She's My Desire" (Ĉu tio estas amoro bebo? / Ŝi estas mia deziro )- kiel Johnny Cale Quintet
  • "It's A Go Go Place"/"Dick Tracy", (Ĝi estas go go loko / Dick Tracy) Liberty 55840
  • "In Our Time"/" Outside Looking In", (Nia Tempo / Ekstere rigardi enen) Liberty 55881
  • "After Midnight"/" Slow Motion " (Post noktomezo / Lante), Liberty 55931
  • "Crazy Mama", (Freneza panjo) Shelter 7314 (de la albumo Naturally (Nature), pintis je numero 22 sur Usona populara listo la 8-an de aprilo 1972, kaj numero 21 en Kanado la 15-an de aprilo)
  • " Lies / Riding Home " (Mensogoj"/"Rajdi Hejmen ), Shelter 7326
  • " Travelin Light / Hey Baby or Cocaine " (vojaĝi malpeze /He Bebo" aŭ "Kokaino)
  • "Katy Kool Lady-"/"Juarez-Blues " (Mojosa sinjorino / Juarez blusoj) - Shelter WIP 6521
  • Naturally (Nature) - A&M /Shelter
  • Really (Vere) - A&M/Shelter
  • Okie -A&M/Shelter
  • Troubadour (Trobadoro) - Shelter
  • numero 5 -Island/ MCA
  • Shades (Sunokulvitroj) - Island/MCA
  • Grasshopper (Akrido) - Island/Mercury
  • 1983 numero 8 - Mercury
  • Travel - Log (Vojaĝada-registro) - Silvertone/BMG
  • Closer to You (Pli intima kun vi)
  • Guitar MAN (Gitara viro)
  • To Tulsa and Back (Al Tulsa kaj reveni) - Blue Note
  • Roll On (Rulantumi) - Rounder
  • Live (vive)

Albumoj elstarigitaj de J.J. Cale[redakti | redakti fonton]

The Road to Escondido (La vojo al Ensondido) kun Eric Clapton; registrita en 2008

A Trip Down The Sunset Strip (Ekskurseto sur La Sunsubiro-Strio) kiel parto de la Leathercoated minds (lede kovritaj mensoj).

• Back in '72 (denove '72) kantis Bob Seger. Cale ludis gitaron je sia kanto "Midnight Rider" (noktomeza rajdanto)

• "Uncovered" (Nekovrita) kun Tony Joe White

• Cale ludis gitaron je sia kanto "Louvelda" 2013 Old Sock (Malnova strumpeto) de Eric Clapton.

• Cale ludis gitaron kaj kantas en sia kanto, "Angel" (anĝelo) Special Edition (Speciala eldono)

• kompilo de sukcesoj de antaŭaj albumoj. "Any Way the Wind Blows: The Anthology" (Ie la vento blovas : la antologio)

The Very Best of JJ Cale (la plejbonaĵo de JJ Cale) Universal Masters Collection (Universala majstraja kolekto)

After Midnight (Post noktomezo) - germana liberigo

The Definitive Collection (La definitiva Kolekto) - kun ekstraj kantoj, nur nederlanda kopio

Rewind: The Unreleased Recordings (Ne antaŭaj publikitaj kantoj)

• the Silvertone Years (La Silvertone jaroj) - kolekto kronikanta la muzikon de Cale fare de Silvertone 1989-1992

Videoj[redakti | redakti fonton]

In Session At The Paradise Studios (En Sesio Ĉe La Paradizaj Studioj) - Los-Anĝeleso, J.J.Cale kun Leon Russell

• La vojkruciĝaj Festivalo de Eric Clapton Cale kun grupo de 2004 (malsupre) fare de ludaro kun Clapton.

2005 on tour with J J Cale - to Tulsa and back (JJ Cale turneo - al Tulsa kaj reveni)2005 dokumentario filmis dum US performoj en 2004 kun Cale, Christine Lakeland, Jimmy Karstein, Bill Raffensperger, Rocky Frisco

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Video: vivanta kun Eric Clapton - "post Noktomezo" kaj "Nomi min la brizo"
  • [2] Video vivanta - "freneza panjo"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. la JJ Cale oficiala retpago. angle WWW.jjcale.com
  2. "mi ĉiam estis flanka ludanto... mi devis alĝustigi kiam al ĉiuj rigardis min. Mi deziris esti parto de la grupo ne la centro." To Tulsa and Back: on tour with J.J. Cale
  3. *Eric Clapton: "JJ Cale helpis min en miaj plej mallumaj tagoj." telegrafo akirita 2015 Nov 04
  4. "To tulsa and Back on tour with JJ Cale" (al tulsa kaj reveni: turneo kun JJ Cale)
  5. "To Tulsa and back: on tour with J.J. Cale" (al Tulsa kaj reveni: turneo kun J.J. Cale)
  6. "To Tulsa and back: on tour with J.J. Cale" (al Tulsa kaj reveni: turneo kun J.J. Cale)
  7. same de 4 & 5 long daura Tamburisto Jim Karstein rimarkis " la unua sonbendigo ne sonas tro bona, sed li faris iel sekrete mendi dum la nokto. Kaj poste oni pensas nu! Ha!"
  8. Hokstra, Dave (1990 Aprilo 15a) "kantaŭtoro J.J. Cale deziras ne esti en la centra lumo" Chicago Sun Times
  9. "To Tulsa and Back: on tour with J.J. Cale 2005"(Al tulsa kaj reveni: turneo kun J.J. Cale)
  10. Rocky Frisco ankaŭ donis tiun rakonton "Obituary: JJCale was Music's towering figure" (Nekroloĝo: JJ Cale estis Moŝto en rokmuziko) whereseric.com 2013 Februaro 28a
  11. Comelin Richard (2009 Februaro 24) "J. J. Cale Rolls on" Los angeles Times.
  12. McDonough, Jimmy (2013) Sheakey: Neil Young's biography iSBN 97814414545
  13. J.J. Cale Biograph. Sing 365.com akirita 2013 Januaro 06a
  14. Obituary: J.J. Cale estis grandega persono en muziko" gulfnews.com 2013 julio 28a
  15. Gripper,Ann (2013 Julio 27a) " JJ Cale morta je aĝo 74, Aproboj por Kantisto kantaŭtoro post lia morto per koratako.
  16. "Music" deJ. J. Cale oficiala retpaĝo

[[#endnote_{{{1}}}|[{{{2}}}]]]