Franz Conrad von Hötzendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Conrad von Hötzendorf
Hötzendorf, ĝis 1917 estro de la ĉefa stabo de Aŭstrio-Hungario
Hötzendorf, ĝis 1917 estro de la ĉefa stabo de Aŭstrio-Hungario
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1852 (1852-11-11)
en Penzing
Morto 25-an de aŭgusto 1925 (1925-08-25) (72-jaraĝa)
en Bad Mergentheim
Tombo tombejo Hietzing en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioAŭstrio-Hungario
Alma mater Tereza milita akademio • College of Philosophy of the Prague German University
Okupo
Okupo aristokrato • pentristo • militistopolitikisto
vdr

Franz Conrad von Hötzendorf (naskiĝinta la 11-an de novembro 1852 en Wien-Penzing, mortinta la 25-an de aŭgusto 1925 en Bad Mergentheim) estis aŭstria generalfeldmarŝalo kaj stabestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel oficiro de la ĉefa stabo li partoprenis en 1878 la okupadon de Bosnio kaj Hercegovino. En 1906 li iĝis, laŭ rekomendo de la tronheredanto Franz Ferdinand d'Este mem, estro de la ĉefa stabo. Tiun ĉi postenon li okupis - kun interrompeto en 1911/12 - ĝis 1917.

Tiam li energie laboris por la pligrandigo de la armeo kaj ege distingiĝis kiel favorantego de preventiva milito kontraŭ Serbio. Je la komenco de la Unua mondmilito, dum kiu li gvidis la kampanjojn de la armeo de Aŭstrio-Hungario, li sukcesis kune kun Paul von Hindenburg fari en 1914 stabilan fronton kontraŭ Ruslando. Sed malkonsentoj kun la germania ĉefa stabo sub Erich von Falkenhayn malsukcesigis planon fari ofensivon en Balkanio (1915).

Kiam kreitis komuna germana-aŭstria Suprema militestrantaro Hötzendorf povis atingi rajton je vetoado por la aŭstroj. Hötzendorf pli kaj pli malkonsentis ankaŭ kun la imperiestro Karolo la 1-a pri fundamentaj demandoj koncerne militfaradon. Estis la ununura celo de Hötzendorf savi la monarkian je ĉiuj kostoj. En marto 1917 li senditis malaltrangiĝonte al la batallinioj italaj. En la julio de 1918 li demisiis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Sommer, Michael: "Conrad von Hötzendorf, Franz Graf", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]