Ŝarbel Maĥluf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sankta Ŝarbel Maĥluf,

Ordeno libana maronita (O.L.M.)

Monaĥo, pastro, kaj ermito
Persona informo
Naskiĝo 1828
en Bekaa Kafra Libano
Morto 1898
en Annaja apud Biblos
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Religio Maronita eklezio vd
Ŝtataneco Libano vd
Profesio
Okupo presbitero • miraklisto • monaĥo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Sanktulo
Honorata en Katolika eklezio; Orientaj katolikaj eklezioj.
Beatigo 5-a de decembro 1965, Vatikano de Papo Paŭlo la 6-a
Kanonizo 9-a de oktobro 1977, Vatikano de Papo Paŭlo la 6-a
Ĉefsanktejo Monaĥejo de Sankta Marono (Annaja)
Festotago 24-a de julio (okcidente)
Atributoj nigra kapuĉo,

longa blanka barbo

Patroneco Libano
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝarbel Maĥluf (arabe: شربل مخلوف), ankaŭ skribita latinalfabete Charbel / Sharbel, Makhluf / Makhlouf, naskiĝis en Libano la 8-an de majo 1828 kaj mortis en Annaja, apud Biblos, la 24-an de decembro 1898. Lia denaska nomo estis Jusef Antun Maĥluf.

Katolika maronita, monaĥo en la ordeno libana maronita, li estis deklarita sanktulo de Paŭlo la 6-a en 1977.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jusef Antun naskiĝis en la vilaĝo de Bkaakafra en la norda Libano en kamparana malriĉa familio; li estis la kvina ido de Antun Maĥluf kaj Brigita Ŝidiak. Dum bapto ricevis la nomon Jusef. Kiam estis tre juna, lia patro mortis kaj lia patrino reedziniĝis al tre religiema viro. Jam kiel infano montris grandan piecon, ekŝaton de preĝo kaj soleco. En aĝo de 14-jaroj, li komencis prizorgi la ŝafaron de la familio.

Je la aĝo de 22 jaroj, neniun sciiginte, li iris al la monaĥejo de Nia Damo de Majfuk, kie li iĝis novico sub la nomo Ŝarbel signifanta "historio de Dio". Transloĝinta en la monaĥejon de Sankta Marono en Annaja, li iĝis plena monaĥo kun solena voto en 1853.

En la monaĥejo de Sankta Cipriano en Kfifan li studis filozofion kaj teologion; grava instruisto estis sankta Nimatullah Youssef Kassab Al-Hardini. La 23-an de julio 1859 Ŝarbel estis ordinita sacerdoto kaj reiris al monaĥejo de Annaja, kie restis ĝis 1875. Tie maturiĝis en li emo vivi kaj preĝi tute sola en apuda ermitejo, kie translokiĝis akirante permeson la 13-an de februaro 1875.

En la ermitejo de Sankta Petro kaj Paŭlo, apartenanta al la sama monaĥejo de Annaja, li loĝis la lastajn 23 jarojn de sia vivo kiel severa asketo. La 16-an de decembro 1898 dum celebrado de sankta meso travivis apopleksion. Vesperon antaŭ Kristnasko mortis. Entombigita sur la monaĥa tombejo. Konforme al la tradicio lia nebalzamita korpo vestita en froko estis metita tombon sen ĉerko.

Kultado[redakti | redakti fonton]

Iuj atestantoj diris ke ili vidis intensegan lumon ĉirkaŭ la tombo de Ŝarbel Maĥluf kelkajn monatojn post lia entombiĝo. Oni ankaŭ atestis ke la korpo traŝvitigis sangon kaj akvon. Pro tiuj deklaroj, la korpo estis translokita al speciala ĉerko.

Sekve, multaj homoj komencis pilgrimi ĉe la tombon de Ŝarbel, preĝpetante lian helpon.

En 1950 la tombo estis malfermita antaŭ oficiala komisiono de kuracistoj. En la sama tempo altiĝis la kvanto de resaniĝoj.

Sume miloj da mirakloj estas ofte alskribitaj al Ŝarbel, kvankam nur malmultaj estas oficiale agnoskitaj de la Katolika Eklezio. Du inter ili sufiĉis por la beatigo (deklarita en 1954 de Pio la 12-a kaj celebrita la 5-an de decembro 1965 de Paŭlo la 6-a) kaj unu plu por la sanktigo (celebrita la 9-an de oktobro 1977, denove de Paŭlo la 6-a).

Monumenta statuo (27 metrojn alta, 40 tunojn masa) prezentanta la patronan sanktulon de Libano, Sankta Ŝarbel, estis instalita la 20an de aŭgusto 2017 en Faraja, sur la altejoj de la distrikto Kesrouan, 40 kilometrojn norde de Bejruto[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giganta statuo de sankta Ŝarbel instalita norden de Bejruto[1] Arkivigite je 2019-09-03 per la retarkivo Wayback Machine (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]