Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
erudicia societo • eldonejo • akademia eldonejo
Informoj
fondodato 4-a de majo 1780
Situo
Geografia situo 42° 22′ 51″ N, 71° 6′ 37″ U (mapo)42.3808-71.1103Koordinatoj: 42° 22′ 51″ N, 71° 6′ 37″ U (mapo)
lando Usono
urbo Kembriĝo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
• Usona Konsilio de Erudiciaj Societoj
• Konsorcio de Socisciencaj Asocioj
• National Humanities Alliance
Publikiga Etika Komitato vd
jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3) vd
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj (Masaĉuseco)
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj (Masaĉuseco)
DEC
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Map
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
vdr
La sidejo de la Akademio, Kembriĝo (Masaĉuseco).

La Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj (angle American Academy of Arts and Sciences, ofte konataj kiel la American Academy (Usona Akademio)) estas unu el la plej aĝaj kaj la plej multe prestiĝaj honoraj socioj kaj gvida centro por strategiesplorado en Usono. Elekto al la akademio estas konsiderita unu el la plej altaj honoroj de la nacio ekde ĝia fondo dum la Usona Revolucio fare de John Adams, John Hancock, James Bowdoin, kaj aliaj fakul-patriotoj kiuj kontribuis elstare al la establado de la nova nacio, ĝia registaro, kaj ĝia konstitucio.[1]

Hodiaŭ la akademio estas ŝarĝita je duobla funkcio: elekti al membreco la plej bonajn mensojn kaj la plej multajn influajn gvidantojn, tiritajn de scienco, studentaro, negocoj, publikaj aferoj, kaj artoj, de ĉiu generacio, kaj fari strategistudojn en respondo al la bezonoj de socio. Gravaj akademiaj projektoj nun temigis altedukon kaj esploradon, homsciencon kaj kultursciencojn, sciencajn kaj teknologiajn progresojn, politikon, populacion kaj la medion, kaj la socian bonfarton de infanoj. Dædalus, nome la kvaronjara gazeto de la akademio, estas vaste rigardita kiel unu el la gvidaj intelektaj ĵurnaloj de la mondo.

La akademio estas ĉefsidejita en Kembriĝo (Masaĉuseco).

Membreco[redakti | redakti fonton]

Fondaj membroj[redakti | redakti fonton]

Ĉartanoj de la akademio estis Samuel Adams, John Adams, John Bacon, James Bowdoin, Charles Chauncy, John Clarke, David Cobb, Samuel Cooper, Thomas Cushing, Nathan Cushing, William Cushing, Tristram Dalton, Francis Dana, Samuel Deane, Perez Fobes, Caleb Gannett, Henry Gardner, Benjamin Guild, John Hancock, Joseph Hawley, Edward Augustus Holyoke, Ebenezer Hunt, Jonathan Jackson, Charles Jarvis, Samuel Langdon, Levi Lincoln, Daniel Little, Elijah Lothrup, John Lowell, Samuel Mather, Samuel Moody, Andrew Oliver, Joseph Orne, Theodore Parsons, George Partridge, Robert Treat Paine, Phillips Payson, Samuel Phillips, John Pickering, Oliver Prescott, Zedekiah Sanger, Nathaniel Peaslee Sargeant, Micajah Sawyer, Theodore Sedgwick, William Sever, Stephen Sewall, David Sewall, John Sprague, Ebenezer Storer, Caleb Strong, James Sullivan, John Bernard Sweat, Nathaniel Tracy, Cotton Tufts, James Warren, Samuel West, Edward Wigglesworth, Joseph Willard, Samuel Williams, Abraham Williams, Nehemiah Williams, kaj James Winthrop.

Membroj[redakti | redakti fonton]

De la komenco, la membreco, nomumita kaj elektita fare de kunuloj, inkludis ne nur sciencistojn kaj akademiulojn sed ankaŭ verkistojn kaj artistojn same kiel reprezentantojn de la plena vico da profesioj kaj la publika vivo. Dum la historio de la akademio, 10,000 uloj estis elektitaj, inkluzive de tiaj famuloj kiaj John Adams, Thomas Jefferson, John James Audubon, Joseph Henry, Washington Irving, Josiah Willard Gibbs, Augustus Saint-Gaudens, Robert Oppenheimer, Willa Cather, T. S. Eliot, Edward R. Murrow, Jonas Salk, Eudora Welty, kaj Duke Ellington.

Eksterlandaj honoraj membroj estis Leonhard Euler, la Markizo de La Fayette, Alexander von Humboldt, Leopold von Ranke, Charles Darwin, Otto Hahn, Jawaharlal Nehru, Pablo Picasso, Galina Ulanova, Werner Heisenberg, Alec Guinness kaj Sebastião Salgado.

Astronomo Maria Mitchell estis la unua virino elektita al la akademio, en 1848.

La aktuala membreco ampleksas pli ol 4,000 ulojn kaj eksterlandajn honorajn membrojn en la nomlisto, inkluzive de pli ol 250 nobel-premiitoj laŭ fako kaj pli ol 60 gajnintoj de Premio Pulitzer.

Klasoj kaj sekcioj[redakti | redakti fonton]

La aktuala membreco estas dividita en kvin klasojn kaj dudek kvar sekciojn.

Klaso I - Matematika kaj Fizikaj Sciencoj

Klaso II - Biologiaj Sciencoj

Klaso III - Sociaj Sciencoj

Klaso IV - Artoj kaj Beletroj

Klaso V - publikaj aferoj, komerco, kaj administracio

  • Parto 1. Publikaj aferoj, Ĵurnalismo, kaj Komunikadoj
  • Parto 2. Komerco, Korporacia kaj filantropa estreco
  • Parto 3. Instrua, Scienca, Kultura kaj Filantropia Administrado

Prezidantoj, 1780-nune[redakti | redakti fonton]

  • 1780-1790 James Bowdoin
  • 1791-1814 John Adams
  • 1814-1820 Edward Augustus Holyoke
  • 1820-1829 John Quincy Adams
  • 1829-1838 Nathaniel Bowditch
  • 1838-1839 James Jackson, M.D.[2]
  • 1839-1846 John Pickering[3]
  • 1846-1863 Jacob Bigelow
  • 1863-1873 Asa Gray
  • 1873-1880 Charles Francis Adams
  • 1880-1892 Joseph Lovering
  • 1892-1894 Josiah Parsons Cooke
  • 1894-1903 Alexander Agassiz
  • 1903-1908 William Watson Goodwin
  • 1908-1915 John Trowbridge
  • 1915-1917 Henry Pickering Walcott
  • 1917-1919 Charles Pickering Bowditch
  • 1919-1921 Theodore William Richards
  • 1921-1924 George Foot Moore
  • 1924-1927 Theodore Lyman
  • 1927-1931 Edwin Bidwell Wilson
  • 1931-1933 Jeremiah D. M. Ford
  • 1933-1935 George Howard Parker
  • 1935-1937 Roscoe Pound
  • 1937-1939 Dugald C. Jackson
  • 1939-1944 Harlow Sharpley
  • 1944-1951 Howard Mumford Jones
  • 1951-1954 Edwin Herbert Land
  • 1954-1957 John Ely Burchard
  • 1957-1961 Kirtley Fletcher Mather
  • 1961-1964 Hudson Hoagland
  • 1964-1967 Paul A. Freund
  • 1967-1971 Talcott Parsons
  • 1971-1976 Harvey Brooks
  • 1976-1979 Victor Frederick Weisskopf
  • 1979-1982 Milton Katz
  • 1982-1986 Herman Feshbach
  • 1986-1989 Edward Hirsch Levi
  • 1989-1994 Leo Leroy Beranek
  • 1994-1997 Jaroslav Pelikan
  • 1997-2000 Daniel C. Tosteson
  • 2000-2001 James O. Freedman
  • 2001-2006 Patricia Meyer Spacks
  • 2006-2009 Emilio Bizzi
  • 2010-2013 Leslie C. Berlowitz[4][5]
  • 2014- Jonathan Fanton

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yale Faculty Named to American Academy of Arts and Sciences. Yale University (2004-05-04).
  2. Bowditch, Nathaniel Ingersoll, Memoir of Nathaniel Bowditch, Charles C. Little and James Brown, 1840. Cf. p.138
  3. White, Daniel Appleton, "Eulogy on John Pickering, LL. D., President of the American Academy of Arts and Sciences", American Academy of Arts and Sciences, 28a de Oktobro, 1846; publikigita en Memoirs of the American Academy of Arts and Sciences, v.3
  4. Embattled head of American Academy of Arts and Sciences resigns after questions about resume – Metro. The Boston Globe (2013-07-26). Retrieved on 2013-08-12.
  5. Academy loses a tireless advocate of arts, sciences – Letters. The Boston Globe (2013-07-30). Alirita 2013-08-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]