Monaĥejo Aleksandro Nevski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido de la monaĥejo komence de la 19a jarcento.
Moderna vido de la Lavra.

La Monaĥejo Aleksandro NevskiMonaĥejo Sankta Aleksandro Nevski estis fondita de Petro la Granda en 1710 ĉe la orienta pinto de la Nevski Prospekt, nome ĉefa strato en Sankt-Peterburgo, Rusio, supozinte ke tiu estas la loko kie okazis la Neva Batalo en 1240 kiam Aleksandro Nevskij, nome princo, venkis super la svedoj; tamen, tiu batalo fakte okazis ĉirkaŭ 12 mejloj (19 km) for el tiu loko.[1] "La 5an de Aprilo, 1713, en Sankt-Peterburgo, en esto de Petro la 1-a, la ligna preĝejo de la Anonco estis konsekrita. Tiu tago estas konsiderata la oficiala fondodato de la Monaĥejo Aleksandro Nevski."[2]

La Tiĥvina Tombejo (en rusa: Тихвинское кладбище) estas historia tombejo kaj parto de la Monaĥejo Aleksandro Nevski, kaj estas unu el la kvar tombejoj de la komplekso. Ekde 1932 ĝi estis parto de la Ŝtata Muzeo de Urba Skulptarto, kiu referencas ĝin kiel Nekropolo de Artomajstroj (en rusa: Некрополь мастеров искусств).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] "Alexander Nevsky Monastery, St. Petersburg", alirita 2011-07-17
  2. Imperia Rusio. Arkivita el la originalo je 2016-10-05. Alirita 2016-03-22.

Koordinatoj: 59° 55′ 16″ Nordo 30° 23′ 17″ Oriento / 59.921 °N, 30.388 °O / 59.921; 30.388 (mapo)