Hildegard Hansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hildegard Hansen
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1906 (1906-11-25)
en Auerbach
Morto 25-an de aŭgusto 1998 (1998-08-25) (91-jaraĝa)
en Koldingo
Tombo Dalby
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Knud Thorbjörn Hansen
Infanoj 4
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hildegard HANSEN (naskiĝis kiel Hildegard Gertrud Gerisch la 25-an de novembro 1906 en Auerbach (Vogtland), mortis la 25-an de aŭgusto 1998 en Kolding, Suda Danio), estis germandevena esperantisto. En 1928 ŝi edziniĝis al la dana esperantisto Knud Thorbjörn Hansen en Auerbach (Vogtland). La esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin. La paro pasigis sian komunan vivon en Danio kaj havis kvar infanojn. Hildegard Hansen entombiĝis en Dalby.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]