Olga Kameneva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olga Kameneva
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1883 (1883-01-01)
Morto 11-an de septembro 1941 (1941-09-11) (58-jaraĝa)
en Orjol
Lingvoj franca
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Familio
Patro David Bronstein
Patrino Anna Bronstein
Frat(in)o Lev Trockij
Edz(in)o Lev Kamenev
Infano Aleksandr Kamenev
Parencoj Semen Semkovski
Okupo
Okupo salonestrino
vdr

Olga Davidovna Kameneva (ruse Ольга Давыдовна Каменева, ukraine Ольга Давидiвна Каменева; 1883 – 11a de Septembro 1941) (denaske Bronstein — Бронштейн) estis rusa bolŝevika revoluciulo kaj soveta politikisto. Ŝi estis la fratino de Leon Trocki kaj la unua edzino de Lev Kamenev.

Ŝi estis de juda deveno, sed asimilta, tiele ke hejme oni parolis la rusan kaj la ukrainan, sed ne la jidan.[1] Ŝi sekvis sian edzon el 1908 al 1914, kiam ili revenis al Sankta Peterburgo, kie li redaktoris gazeton Pravda

Komence de 1918, post la Oktobra Revolucio de 1917, Kameneva estris en la Teatra Divizio (TEO) de la Popola Komisararo por Edukado. Labore kun Vsevolod Mejerhold, ŝi klopodis radikaligi rusajn teatrojn, fakte ŝtatigante ili sub bolŝevika kontrolo. Tamen, Mejerhold malsaniĝis pro tuberkulozo en Majo 1919 kaj li devis iri suden. Dum lia foresto, la komisarestro Anatolo Lunaĉarskij, akiris permeson de Lenino por ŝanĝi la registaran politikon favore al pli tradiciaj teatroj kaj maldungis Kameneva en Junio.[2]

Dum la 1920-aj jaroj ŝi zorgis pri propagandaj aferoj kaj kulturaj rilatoj kun eksterlando.[3] Pro tio ŝi zorgis pri akceptado de okcidentaj vizitantoj en Sovetunion, ekz. Le Corbusier[4] kaj Theodore Dreiser,[5] kaj reprezentis la Sovetunion ĉe la festoj en Vieno rememorantaj la centjariĝon de la morto de Ludwig van Beethoven en Marto–Aprilo 1927.[6]

Ĉirkaŭ la 1930-aj jaroj ŝi taj sia tuta familio estis arestita kaj ekzekutita fare de la stalinismaj persekutoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trotsky, Leon; My Life, Charles Schribner’s Sons, New York (1930) Ĉapitro 1
  2. Leach, Robert and Borovsky, Victor; A History of Russian Theatre, Cambridge University Press, (1999), pg. 303, ISBN 0-521-43220-0
  3. Harper, Samuel N.; The Russia I Believe In: The Memoirs of Samuel N. Harper 1902 to 1941, Chicago, University of Chicago Press, (1945), p. 143.
  4. Cohen, Jean-Luis; Le Corbusier and the Mystique of the USSR, Princeton, Princeton University Press, (1992), pp. 41-43, 54, 117, citita en Alice T. Friedman, Glamour a MoMo: Women's Roles in the Modern Movement en Back from Utopia: The Challenge of the Modern Movement, Uitgeverij 010 Publishers, (2002), pg. 321, ISBN 90-6450-483-0
  5. Theodore Dreiser: Interviews, eld. Frederic E. Rusch kaj Donald Pizer, University of Illinois, 2004, pp. 172-173. ISBN 0-252-02943-7
  6. Nelson, Amy Music for the Revolution: Musicians and Power in Early Soviet Russia, Pennsylvania State University Press, (2004), pg. 193. ISBN 0-271-02369-4 Ankaŭ vidu artikoon de Kameneva nome "Beethoven als Erzieher in Sowjetrussland" en Neue Freie Press, 29a de Marto, 1927.