Igor Iljinskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igor Iljinskij
Persona informo
Игорь Владимирович Ильинский
Naskiĝo 11-an de julio 1901 (1901-07-11)
en Moskvo
Morto 13-an de januaro 1987 (1987-01-13) (85-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRespubliko Rusio vd
Alma mater Q4491257 vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Tatyana Yeremeyeva vd
Infanoj Vladimir Ilyinsky vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoroteatra reĝisoro • instruisto de teatro • reĝisoro • pedagogo vd
Laborkampo aktorado • directing • kina reĝisorado • pedagogy of acting vd
Aktiva en SovetunioRusia Imperio vd
Aktiva dum 1918– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Igor Vladimiroviĉ Iljinskij (ruse Игорь Владимирович Ильинский; naskiĝis la 24-an de julio 1901, mortis la 13-an de januaro 1987) estis fama rusa kina kaj teatra aktoro, reĝisoro kaj dramaturgo.

En 1920 li aliĝis al la Teatro de Vsevolod Mejerhold. La stilo de la juna aktoro estis kongrua kun la principoj de Mejerhold, kaj tiele Iljinskij tuj iĝis la centra aktoro de tiu teatro. Ĉe la Teatro Mejerhold li laboris dum ĉirkaŭ dek jaroj. Meze de la 1920-aj jaroj li ekaperis en filmoj de muta kino. En 1938 li aliĝis al la Malij-Teatro kie li aktoris ĝis la 1950-aj jaroj kaj reĝisoris dum multaj jardekoj. En 1938 Iljinskij belege aktoradis kiel Bivalov en la komedia filmo Volga-Volga, kiu ŝajne multe entuziasmigis Stalin-on. Fine de la 1960-aj jaroj li reĝisoris ĉefe seriozajn teatraĵojn kiaj Madame Bovary de Gustave Flaubert, kaj aliaj de Fjodor Dostojevskij kaj Lev Tolstoj

La asteroido 3622 Ilinsky estas nomata laŭ li.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Igor Iljinskij kiel Guberniestro en La Revizoro (Malij-Teatro, 1952). Tiu koverto estis eldonita por rememorigi la naskocentjariĝon de la aktoro. Rusia Poŝtoservo, 2001.
  • 1976: "Tiun domo Jakvo konstruis" (kurto) kiel rakontisto (voĉo)
  • 1974: Junga severnogo flota
  • 1973: Eti raznye, raznje lica
  • 1969: Starij znakomij
  • 1962: Vespertempo
  • 1962: Husara Balado kiel Miĥail Kutuzov
  • 1956: Bezumnij den kiel Zajcev
  • 1956: Karnavala nokto kiel Serafim Ivanoviĉ Ogurcov
  • 1953: "Zvanij uzhin" (kurto)
  • 1952: Malfeliĉo el genio kiel Anton Antonoviĉ Zagorecki
  • 1952: Na vsjakogo mudreca dovolno prostoti kiel Kruticki
  • 1952: Volki i ovci kiel Appolon Murzavecki
  • 1938: Volga-Volga kiel Bivalov
  • 1936: Odnaĵdi letom kiel Teleskopo/profesoro Sen-Verbuda
  • 1931: Ŝaĥta 12-28 kiel La Anĝelo
  • 1930: Tago de Sankta Georgo kiel Franz Schulz
  • 1928: Kukla s millionami kiel Pierre Cuisinai
  • 1927: Kiso el Mary Pickford kiel Goga
  • 1926: Miss Mend kiel Tom Hopkins, vendisto
  • 1926: La trimiliona juĝo kiel Tapioka
  • 1925: La tajloro el Torĵok kiel Petja Petelkin
  • 1924: Papirosnica ot Mosselproma kiel Nikodim Mitjuŝin, librotenisto
  • 1924: Aelita kiel Kravcov, amatora detektivo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]