Boris Ioganson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Ioganson
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1893 (1893-07-13)
en Moskvo
Morto 25-an de februaro 1973 (1973-02-25) (79-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Altlernejo de belartoj (Rusio)
Okupo
Okupo pentristo • politikistoverkisto
vdr

Boris Vladimiroviĉ Ioganson (ruse Борис Владимирович Иогансон, naskiĝis la 13-an de julio[jul.]/ 25-an de julio 1893[greg.], mortis la 25-an de februaro 1973) estis pentristo de Rusio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ioganson naskiĝis en Moskvo. La svedaj prauloj de lia patro rusigis la familian nomon "Johanson"" en "Ioganson." Ioganson ĉeestis la Moskvan Lernejon de Arto kaj studis ĉe Nikolaj Kasatkin kaj Sergej Maljutin. Li estis membro de la Societo de Junaj Artistoj, kie li polemikis por kompleta transiro de rusia arto al Konstruktivismo. Li tuj abandonis tiu partion kaj entreprenis stablan pentrarton. En 1922, li helpis fondi la AĤRR, kaj subite transiris al la regno de Socialisma Realismo. La verko de Ioganson estis inspirita de tiu de Repin, tio estas montrante iajn trajtojn de Impresionismo, kaj estis ofte rakonta laŭnature. Eble lia plej bone konata verko estis "Pridemandado de komunistoj" peco tute reprezenta de Socialisma Realismo sed kun tiklaj elementoj de Romantismo, aldone al espluatado de kelkaj elementoj de Futurismo. Ia sento de teatreco estas en liaj pentraĵoj, probable pro liaj studoj de teatra desegno kun Korovin.

Disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj gradigitoj de la Instituo pri Pentrarto, Skulptarto kaj Arkitekturo Ilja Repin de Leningrado, studis en la Ateliero Boris Ioganson (1930-1950-aj jaroj): nome Aleksej Eriomin, Nikolai Baskakov, Valerij Vatenin, Nina Veselova, Maja Kopiceva, Oleg Lomakin, Valentina Monaĥova, Nikolai Muĥo, Anatoli Nenartoviĉ, Miĥail Natareviĉ, Semion Rotnickij, Miĥail Trufanov, Juri Tulin, kaj Feliks Lemberskij.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]