Barbara Piasecka Johnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barbara Piasecka Johnson
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1937 (1937-02-25)
en Staniavičy
Morto 1-an de aprilo 2013 (2013-04-01) (76-jaraĝa)
en Sobótka
Tombo Saint Lawrence Cemetery, Wrocław
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Vroclavo
Familio
Edz(in)o John Seward Johnson I
Okupo
Okupo artkolektanto • entreprenisto
vdr

Barbara PIASECKA JOHNSON (fraŭlina nomo Piasecka; naskiĝis la 25-an de februaro 1937 en Staniewicze (Grodna regiono), mortis la 1-an de aprilo 2013 en Sobótka) estis pola historiistino pri arto, entreprenistino, filantropino kaj kolektisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post ŝanĝo de ŝtataj landlimoj en 1945, la familio Piasecki setlis en Zacharzyce (Distrikto Wrocław). Diplomitino de bildartohistorio en Vroclava Universitato. Ŝi daŭrigis studojn en Romo, post kio alvenis al Usono. Laborigita de la dua edzino de S. J. Johnson kiel kuiristino kaj ĉambristino. Barbara tamen ne scipovis bone kuiri. Baldaŭ iĝis ĉambristino. Post unu jaro rezignis. Tiam J. Seward Johnson proponis al ŝi, konforme al ŝia edukiteco, postenon de kuratoro de sia nova kolekto de artverkoj. En 1971 iĝis ŝia tria edzino. La geedzeco daŭris 12 jarojn, ĝis morto de ŝia edzo en 1983, post kio komenciĝis juĝa proceso farita de la infanoj de Seward pri havaĵo post la edzo de Barbara, en tio de la konzerno Johnson & Johnson. La proceso finiĝis per atribuo al Barbara 350 milionojn da usonaj dolaroj kaj po 30 milionoj por ĉiu el la infanoj de Johnson. Barbara la hereditan havaĵon pligrandigis.

En 2001 „Forbes” enkalkulis Barbara Piasecka Johnson inter 20 la plej riĉaj virinoj en la mondo. En 2011 Barbara Piasecka Johnson ektroviĝis en la 393-a loko inter la plej riĉaj homoj de la mondo, laŭ la sama revuo. Ŝian havaĵon oni pritaksis al 2,9 miliardoj da usonaj dolaroj. Post morto de la edzo ŝi trakonstruis la familian bienon en Princeton nomante ĝin Jasna Polana (Jasnaja Poljana). En ŝia kolekto da artverkoj ektroviĝis interalie pentraĵo Sankta Praxedis Romana, atribuata al Johannes Vermeer, pentraĵoj de Atremisia Gentileschi kaj Filippo Lippi. Partoj de la kolekto estis prezentitaj en muzeaj ekspozicioj, interalie dufoje en la Reĝa Kastelo en Varsovio. Ŝi loĝis en Montekarlo, kaj dum la lastaj jaroj antaŭ morto en Sobótka. Ŝi fondis en 1974 The Barbara Piasecka Johnson Foundation financantan interalie edukajn restadojn de polaj sciencistoj kaj studentoj en Usono. Ŝi partoprenis en pluraj bonfarantaj kampanjoj en Pollando, kiel fondistino de la Domo de Patrino kaj Infano en Gniezno aŭ Instituto pri Helpo al Evoluo de Infano en Gdańsk (helpanta al infanoj malsanaj je aŭtismo) kaj kunfondintino de diagnoza centro de onkologio en Legnica. Ŝi transdonis artverkojn favore al la Reĝa Kastelo, ankaŭ financis kapelon de la monaĥejo Jasna Góra en Częstochowa.

Ŝi estis entombigita en la tombejo al Sankta Laŭrenco de Romo en Vroclavo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]