Alonso de Salazar y Frías
Alonso de Salazar y Frías | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1563 en Burgoso |
Morto | 9-an de januaro 1636 (72-jaraĝa) en Madrido |
Alma mater | Universitato de Salamanko • Universidad de San Antonio de Porta Coeli |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | inkvizitoro • katolika sacerdoto |
Alonso de SALAZAR y Frías (Burgoso, 1564 - ? ,1636) estis pastro kaj inkvizitoro de Hispanio kiu estas konata pro sia partopreno en la tribunalo de la Hispana Inkvizicio de Logronjo kiu juĝis la kazon de la sorĉistinoj de Zugarramurdi en 1610. En la diskutado de la verdikto kaj pri la posta reviziado de la kazo ordonita de la Konsilio de la Supera Inkvizicio li estaris pro sia pozicio kredi je la teorioj pri sorĉado. Lia ampleksa raporto sendita al la Supera Tribunalo starigis la bazon por ke la hispana inkvizicia jurisprudenco estu skeptika pri la realeco de la sorĉado kaj ke estu zorgema pri la akceptado de la denuncoj pro ĉi afero.