Sol Lesser

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sol Lesser (17a de februaro 189019a de septembro 1980) estis usona kin-produktoro, entreprenisto kaj prezentisto.

En la mezo de 1932, la ge-Sinclair povis akiri la servojn de Sol Lesser, kiu ĵus malfermis distribuan oficejon en Novjorko, nome Principal Distributing Corporation. Lesser interkonsentis superrigardi la post-produktoran verkon de la negativaĵoj de la materialo filmita de Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn por ¡Que viva México! — je la kosto de la ge-Sinclair — kaj distribui ajnan rezultan produkton. Oni kompletigis du maletendajn longajn filmojn kaj unu kurtan filmon — nome Thunder Over Mexico (Ŝtormo super Meksiko) fare de Lesser bazita sur la filmaĵo "Maguey", krom aliaj du nome Eisenstein in Mexico, kaj Death Day (Tago de mortoj) respektive — kaj ili estis publikigitaj en Usono inter aŭtuno de 1933 kaj komenco de 1934.

En 1933 Lesser sukcesis aĉeti la kinigajn rajtojn el la rolulo de Edgar Rice Burroughs nome Tarzan. Oni faris serion fare de la ĵusaktoro Buster Crabbe, sed Burroughs, decidis fari siajn proprajn filmojn pri Tarzan, malakceptis renegoci kun Lesser. La kinentreprenoj de Burroughs estis mallongdaŭraj, kaj la rajtoj pasis al Metro-Goldwyn-Mayer. Sol Lesser ne revenis al la posedrajtoj pri Tarzan ĝis 1943, post MGM retiriĝis el tiuj rajtoj. La novaj filmoj de Lesser pri Tarzan estis produktoritaj de RKO kaj stelitaj de unue Johnny Weissmuller kaj poste de Lex Barker kaj Gordon Scott, kaj Lesser dediĉis sin al tiuj ĝangalaj aventuroj por la resto de sia kariero.