Martin Zeiller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Zeiller
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1589 (1589-04-17)
en Ranten
Morto 6-an de oktobro 1661 (1661-10-06) (72-jaraĝa)
en Ulm
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkistogeografo vd
Aktiva en Ulm vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Martin ZEILLER [cajler] (naskiĝis la 17-an de aprilo 1589 en Ranten, Stirio; mortis la 6-an de oktobro 1661 en Ulm) estis protestantisma germana verkisto de la baroka epoko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Martin Zeiller estis la filo de protestantisma patro, kiu pro katolikisma persekuto estis forpelita el Stirio kaj kun sia familio trovis ekzilon en la libera regna urbo Ulm. Post lernejaj jaroj en la gimnazio de Ulmo, li ekde la jaro 1608 studis historion kaj juron en la universitato de Wittenberg. Post la studado li laboris kiel privata instruisto en nobelaj familioj interalie en la aŭstria urbo Linz, de kie tamen la kontraŭreformacio ree forpelis lin. Ekde la jaro 1629 li denove vivis en la regna urbo Ulm, kie li havis diversajn postenojn en la lerneja sistemo: interalie li en 1641 estis gimnazia kontrolisto, kaj en 1643 inspektistoj de la germanlingvaj (do ne latinaj) lernejoj. Martin Zeiller estas tipa ekzemplo de baroka tutfakulo kaj kompila verkisto. Li verkis grandan nombron da libroj - nue la urba biblioteko de Ulm konservis 90 el liaj libroj. Plej konata li estas pro sia teksta kunlaboro en la urbobildaro Topographia Germaniae ("topografio de Germanio"). La populara verkisto ankaŭ produktis vojaĝogvidiliojn kaj plurajn leksikonojn. La granda literara produktemo estis tute aprezata fare de la samtempuloj; la poeto Georg Philipp Harsdörffer' ekzemple verkis versaron pri li, kiu komenciĝis per la vortoj „Der nie verweilte Fleiß in Herrn Zeillers Schriften“ ("la neniam ripozanta vervo en la verkaro de sinjoro Zeiller...").

Verkaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]