Isabel-Clara Simó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isabel-Clara Simó
Persona informo
Isabel-Clara Simó i Monllor
Naskiĝo 4-an de aprilo 1943 (1943-04-04)
en Alcoi
Morto 13-an de januaro 2020 (2020-01-13) (76-jaraĝa)
en Barcelono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per amiotrofa lateralsklerozo vd
Lingvoj katalunahispanafranca vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Catalan Solidarity for Independence vd
Familio
Edz(in)o Xavier Dalfó i Hors vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Isabel-Clara Simó (2008)

Isabel-Clara Simó i Monllor (naskiĝis la  4-an de aprilo 1943(nun 1943-04-04) en Alcoi, Provinco Alikanto kaj mortis la 13-a de januaro 2020 en Barcelono) estis verkistino kaj hispana ĵurnalisto en kataluna lingvo, krom politika aktivulo de SI (Solidaritat Catalana per la Independència).

Oni konsideras ŝin unu el la plej gravaj modernaj aŭtorinoj de kataluna literaturo. Ŝi estis premiita en multnombraj okazoj; inter aliaj distingoj, en 1978 kun la Premio Víctor Català por És quan miro que hi veig clar; en 1993 ŝi ricevis la premion Sant Jordi por La Salvaje, en 1999 estis al ŝi koncedita la Kruco de Sant Jordi por sia literatura trajektorio, en 2001 oni donis al ŝi la premion Andròmina de rakont-arto por Hum... Rita!: L'home que ensumava dones, la Premion de la Kritiko de la Valenciaj Verkistoj en provo, por En legítima defensa, kaj la Premion Joanot Martorell de rakont-arto por Amor meva.

Kiel ĵurnalisto, ŝi estis gvidanto de la semajna gazeto Canigó kaj ŝi estas kolumnisto en la ĵurnalo Avui. Ŝi estis Delegito de la Libro de la Departemento de Kulturo de la Generalitato de Katalunio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Isabel-Clara Simó estas licenciita en filozofio de la Universitato de Valencio [1] kaj en ĵurnalismo, krom esti doktoro en latinida filologio. Ŝi praktikis kiel instruistino en Buñol kaj, poste, en la Mezlernejo Ramón Muntaner de Figueres, kie naskiĝis siaj gefiloj, kaj en la Mezlernejo Sant Josep de Calasanç de Barcelono. Ŝi pasis al la ĵurnalismo en la jaro 1972 kiel direktorino de la semajna gazeto Canigó, kunlaborante krome kutime por diversaj amaskomunikiloj. Ŝi kreis en siaj propraj fabeloj kaj romanoj kompleksajn rolulojn kiuj tenas konfliktajn rilatojn, kiel La Nati (1991), Raquel (1992), tiuj de Històries perverses (1992) aŭ tiuj de T'imagines la vida sense ell? (2000). Verkoj kiel JúliaD'Alcoi al Nova York (1987) disvolviĝas en Alcoi, ŝia loko de naskiĝo.[2]

Ŝi estis premiita, inter aliaj, per la Premio Sant Jordi de Romano 1993, pro sia verko La salvatge. Ŝi ankaŭ estis delegito de la Libro de la Departemento de Kulturo de la Generalitato de Katalunio. En 1999 ŝi estis distingita per la Creu de Sant Jordi (Kruco de Sankta Georgo), pro sia trajektorio. La libro de rakontoj Dones (1997) estis objekto de alkina adapto, en la jaro 2000. De eldono pli freŝa, estas libroj kiel L'home que volava en el trapezi (2002) aŭ ŝia kompilaĵo de artikoloj en la ĵurnalo Avui, kun la titolo En legítima defensa. Ankaŭ devas elstari la sukceso de kritiko kaj publiko de la teatraĵo Còmplices, portita sur scenejo de Pep Cortès.

Isabel-Clara Simó ricevas la premion Trajektorio el manoj de Josep Maria Castellet. Dekstre, Carles Solà, en la fono Jordi Boixaderas kaj Albert Pèlach.

En 1993 ŝi gajnis la Kritikan Premion Serra d'Or de Rakonto por Històries perverses. En la jaro 2001, estis al ŝi donita la premio Andromèda pro sia libro Hum... Rita!: L'home que ensumava dones, kaj en 2004 la Premio de la Kritiko de la Valenciaj Verkistoj en la kategorio de provo, por En llegítima defensa. En la jaro 2007, ĝi atingis la Premion de Romano Ciudad de Alcira pro sia verko La meu germà Pol.

Kiel ĵurnalisto, ŝi estis gvidanto de la semajna gazeto Canigó, ŝi estis kolumnisto de la ĵurnalo Avui kaj nuntempe ŝi estas tio de la Punt Avui. Ŝi estis delegito de la Libro Departemento de Kulturo de la Generalitato de Katalunio (regiona registaro).

En la jaro 2009 ŝi ricevis la premion Trajektorio kadre de la Semajno de la Libro en la kataluna. Laŭ la organizo, ĉi tiu premio rekonas la vastan verkaron de la verkistino kaj ŝian implikiĝon en la defendo de la kataluna lingvo.[3] En 2013, ŝi ankaŭ estis rekonita de la Urbodomo de Alcoy per la koncesio de la ora medalo de la urbo kaj la nomumo de preferata filino.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De inter ŝiaj pli ol kvardek verkoj, elstaras la sekvaj:

  • Júlia (1983)
  • Alcoi - Nova York (1987)
  • La veïna (1990)
  • La Nati (1991)
  • Raquel (1992)
  • Històries perverses (1992)
  • La Salvatge (1994)
  • Dones (1997)
  • El gust amarg de la cervesa (1999)
  • T'imagas la vida sense ell? (2000)
  • Carta al meu nét. Sobre el nacionalisme (2000)
  • La Nati (2001)
  • Estimats homes (karikaturo) (2001)
  • L'home que volava en el trapezi (2002)
  • En legítimaa defensa (2003)
  • Angelets (2004)
  • El caníbal (2007)
  • El meu germà Pol (2007), Premio de Romano Ciudad de Alcira.
  • Adéu, Boadella (2008)
  • Els racons de la memòria (2009)
  • Homes (2010)
  • La meu germa Pol"(2006)

Ŝia verko estis tradukita al la germana, la angla, la eŭska, la kastilia, la franca, la galega, la itala, la nederlanda kaj la sveda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]