Norbert Hofer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norbert Hofer
Persona informo
Norbert Gerwald Hofer
Naskiĝo 2-an de marto 1971 (1971-03-02) (53-jaraĝa)
en Vorau
Lingvoj aŭstra-germanagermana vd
Loĝloko Pinkafeld vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Bundesgymnasium Oberschützen • Q23689709 vd
Partio Freiheitliche Partei Österreichs vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto • systems engineer • inĝeniero vd
Aktiva en VienoEisenstadt vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Norbert Hofer, en 2016
Norbert Hofer, en 2014
Norbert Hofer, en 2014

Norbert HOFER (naskiĝis la 2-an de marto 1971 en Vorau, Distrikto Hartberg) estas inĝeniero kaj aŭstra politikisto. Li estas la 3a prezidento de la Nacia Konsilio kaj kandidatis je federacia prezidanteco en la 22a de majo 2016 kontraŭ Alexander Van der Bellen. Sed li gajnis nur 49,7% de la voĉoj.[1]

En julio 2016 la Konstitucia Tribunalo nuligis la balotojn de la 23a de majo 2016 kaj la 4an de decembro 2016 en la ripetitaj Prezidentaj Balotoj 2016 venkis la ekologia kandidato Aleksandro Van der Bellen gajninte kun 53,79% de la balot-voĉoj.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hofer pasigis la junulajn jarojn en Pinkafeld. Post la abiturienta ekzameno ĉe la flugteknika lernejo Höhere Technische Bundeslehranstalt für Flugtechnik en Eisenstadt li deĵoris kiel sistema inĝeniero ĉe la flugkompanio Lauda Air. Dum sporta akcidento en 2003 li gravege vunditis ĉe la vertebraro.

Inter 1996 kaj 2007 Hofer estis la landa partisekretario de la FPÖ en Burgenlando. Ekde 2006 li estas vica partiestro burgenlanda. Inter 1997 kaj 2007 li estis urba konsiliano en Eisenstadt, de 1994 ĝis 2006 urba partiestro, inter 2004-2010 distrikta partiestro samloke. De 2000 ĝis 2006 Hofer estis klubestro de la partiklubo ene de la landa parlamento de Burgenlando. Post la balotoj en oktobro 2006 Hofer ekdeputitis en Vieno. En 2005 Hofer la unuan fojon elektitis vica partiestro de la tutnacia partio. En la 18.6.2011 dum jubilea partitago en Graz prezentitis kaj akceptitis la nova partiprogramo pri kies faro ĉefrespondecis Hofer.

Hofer estas edziĝinta kaj havas kvar infanojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informoj sur la parlamenta retejo