Gaspara Stampa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gaspara Stampa
Gaspara stampa1738.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1523 (1523-01-01)
en Padovo
Morto 23-an de aprilo 1554 (1554-04-23) (31-jara)
en Venecio
Ŝtataneco Venecia respubliko
Profesio poeto, verkisto, liutisto
Lingvoj itala lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Gaspara Stampa (Padovo, ĉirkaŭ 1523 - Venecio, 1554) estis itala poetino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gaspara Stampa naskiĝis en Padovo ĉirkaŭ en 1523, en familio de milana deveno. La patro estis juvelkomercisto. Kiam li mortis (1531), la patrino de Gaspara kun la gefiloj iris al Venecio.

Gaspara iĝis kantistino, liutmuzikistino kaj poetino. En ŝia hejmo kunvenis beletristoj, pentristoj kaj muzikistoj de Venecio kaj apudaj urboj. Ŝi mortis la 23-an de aprilo 1554 en Venecio pro intesta malsano; kelkaj tamen asertas ke ŝi sinmortigis per veneno.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa verko de Gaspara Stampa estas Le Rime (= La Rimoj), publikigita en 1554 danke al ŝia fratino Cassandra. Ĝi enhavas 311 versaĵojn, plejparte adresitajn al grafo Collatino el Collalto, kiun Gaspara forte amis, kvankam li reciprokis malforte kaj fine lasis la poetinon.

Notoj kaj ligiloj[redakti | redakti fonton]