Carol Channing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carol Channing
Persona informo
Carol Channing
Naskonomo Carol Elaine Channing
Naskiĝo 31-an de januaro 1921 (1921-01-31)
en Seatlo
Morto 15-an de januaro 2019 (2019-01-15) (97-jaraĝa)
en Rancho Mirage
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerbovaskula malsano vd
Religio Kristana Scienco vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Bennington College • Lowell High School • Neighborhood Playhouse School of the Theatre vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Carol Channing
Familio
Edz(in)o Alex Carson vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo muzikistokantisto • voĉaktoro • komikisto • teatra aktoro • amuzisto vd
Aktiva dum 1941–2019 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carol Elaine CHANNING (naskiĝis la 31-an de januaro 1921, mortis la 15-an de januaro 2019) estis usona aktorino, kantistino, dancistino, komediistino, kaj kantistino.

Ŝi ricevis la Premion Ora Globo kaj estis nomumita por la Oskar-premio por la plej bona duaranga aktorino pro sia ludado kiel Muzzy Van Hossmere en Thoroughly Modern Millie (1967). Aliaj filmaperoj estas en The First Traveling Saleslady (1956) kaj Skidoo (1968). Por televido ŝi faris multajn aperojn kiel distristo ĉe varieteoj, ĉe The Ed Sullivan Show en la 1950-aj jaroj al Hollywood Squares. Ŝi estas konata ankaŭ pro sia ludado kiel La Blank aReĝino en produktaĵo de 1985 nome Alice in Wonderland.

Channing estis nomumita pro sia unua Premio Tony en 1956 pro The Vamp. Ŝia dua nomumo venis en 1961 pro Show Girl. En 1964 ŝi faris la rolon de Dolly Gallagher Levi en Hello, Dolly!, kio havigis al ŝi al Premion Tony por plej bonkvalita aktorino en muzikalo. Ŝi ricevis ŝian kvaran nomumon al Premio Tony pro la muzikalo Lorelei en 1974. Lorelei estis re-kreaĵo de Gentlemen Prefer Blondes, nom muzikalo de 1949 en kiu stelulis Channing en la ĉefa rolo de Lorelei Lee, kio faris ŝin stelulinon.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Denise Ames. "One-on-One with Show Biz Legend Carol Channing", The Tolucan Times, 12a de Februaro, 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-30. Alirita 2016-05-28.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Just Lucky I Guess: A Memoir of Sorts de Carol Channing (Simon & Schuster, 2002)
  • Diary of a Mad Playwright: Perilous Adventures on the Road with Mary Martin and Carol Channing de James Kirkwood, Jr., pri produktado de la verko "Legends" (Dutton, 1989)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]