Pedro Pablo Kuczynski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Pablo Kuczynski
Persona informo
Pedro Pablo Kuczynski
Naskonomo Pedro Pablo Kuczynski Godard
Naskiĝo 3 de oktobro 1938
en Lima, Peruo
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko San Isidro vd
Ŝtataneco PeruoUsono vd
Alma mater Exeter College • Markham College • Rossall School • Princeton School of Public and International Affairs • Reĝa Kolegio de Muziko • Universitato PrincetonUniversitato de OksfordoUniversitato de Kembriĝo vd
Partio Alliance for the Great Change • Peruvians for Change vd
Subskribo Pedro Pablo Kuczynski
Familio
Patro Maxime Hans Kuczynski vd
Edz(in)o Nancy Lange • Jane Dudley Casey vd
Infanoj Alex Kuczynski vd
Parencoj Jean-Luc Godard • Joseph E. Casey • John Casey • Harold E. Varmus vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto • bankisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidento de  Peruo
Dum 28-a de julio 2016 – 23-a marto 2018
Antaŭulo Ollanta Humala
Sekvanto Martín Vizcarra
Dum Ĉefministro de Peruo de la 16 de aŭgusto 2005 – ĝis la 28 de julio 2006
Antaŭulo Carlos Ferrero Costa (Aganta)
Sekvanto Jorge del Castillo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro Pablo Kuczynski (esperante: Petro Paŭlo Kuczynski) (naskiĝis la 3-an de oktobro 1938 en Lima,  Peruo) estas perua konservativa politikisto, ekonomikisto, teknokrato, entreprenisto kaj financisto (ankaŭ en Wall Street), dum la jaroj 1980-1982 li estis ministro pri energio kaj minejoj. Dum la jaroj kiam la Prezidento de Peruo estis Alejandro Toledo li estis dum la jaroj 2004-2005 ministro pri mastrumado kaj financoj kaj dum la jaroj 2005–2006 ĉefministro de Peruo.

De la 28-a de julio 2016 al 23-a marto 2018 li estis prezidento de Peruo[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pedro Pablo Kuczynski estas filo de kuracisto Max Hans Kuczyński, kiu estis germanlingva enmigranto pol-jud-devena el Grandpolio (apud Poznano). Patro kaj patrino de Max Hans Kuczyński estis Louis Kuczyński kaj Emma Kuczyński (el familio Schlesinger) komence de la jaro 1890 pro la 'pano' translokiĝis al Berlino kaj tie post kelkaj semajnoj naskiĝis Max Hans Kuczyński ([2]. Max Hans KuczyńskiLi elmigris de Nazia Germanio (la Tria Regno) somere 1933 jaro al Peruo. Unue li eklaboris en ĝangalo de Amazonio en la lepro-centro. En la jaro 1938 li faris antropologiaj esploroj ĉe indianoj kaj krome okupiĝis pri la tropik-malsanoj. Li loĝis ĉefe en Iquitos. Danke al siaj esploroj li poste ricevis la laboron en la unua en Peruo kaj la plej fama Universidad Nacional Mayor de San Marcos, la Universitato de Limo kaj ankaŭ gvidis la registaran Oficon de Publika Sano.

Blazono de Peruo

Patrino de Pedro Pablo Kuczynski estis Madeleine Godard kaj ŝi estis instruistino de la franca lingvo kaj evenis el svis-franca artista familio Godard. Lia kuzo estas Jean-Luc Godard - konata franca kaj svisa filmisto, kaj unu el la plej gravinfluaj anoj de la Nouvelle Vague, aŭ "Franca Nova Ondo" kaj lia bofrato Harold Varmus estas mondfama virusologo, Nobel-premiito pro la esploroj pri kancero - en la jaro 1989: Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino.

Pedro Pablo Kuczynski estas diplomito de la Exeter College t.e. unu el la kolegioj de la Universitato de Oksfordo kaj krome li estss diplomito de la Universitato Princeton. Li laboris en Internacia Monunua Fonduso kaj Monda Banko. Li estas aŭtoro de kelkaj libroj pri ekonomio de Latina Ameriko.

Pedro Pablo Kuczynski en 2010
Pedro Pablo Kuczynski en 2008

Li estas poligloto (li konas 6 lingvojn i.a. la hispanan, anglan, germanan, francan ...), li ludas skvaŝon (kvarmurpilkon), fluton, pianon kaj krome li ŝatas librojn pri milithistorio. Li havas du civitanecojn, la peruan kaj la usonan. Li estas katoliko. En la jaro 1962 li geedziĝis kun Jane Dudley Casey, kun kiu li havas tri infanojn: Carolina Madeleine Kuczynski, Alexandra Louise Kuczynski kaj John-Michael Kuczynski kaj post la divorco en la jaro 1995 kun la unua edzino li nun estas kun dua edzino Nancy Ann Lange, kiu estas el Usono (fratino de ŝi aktorino Jessica Lange ricevis la Oskar-premion). Kun dua edzino li havas filinon Suzanne Kuczynski, do sume li havas 4 infanojn, t.e. unu filon kaj tri filinojn. Konata estas lia filino "Alex" Alexandra Louise Kuczynski (nask. 1967), ŝia furorlibro estis tradukita al 10 lingvojn kaj ŝi estas ĵurnalistino de usona ĵurnalo The New York Times.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj 1980-1982 li estis ministro pri energio kaj minejoj kaj dum la jaroj 2004-2005 ministro pri mastrumado kaj financoj.

En la jaro 1988 li partoprenas en la prestiĝa t.n. Bilderberg-konferenco tio estas jara konferenco kun patropreno de ĉ. 100 la plej influhavaj, eŭropaj, nord-amerikaj bankistoj, ekonomikistoj, politikistoj kaj registaraj oficistoj.

La 16-an de aŭgusto 2005, la Prezidento de Peruo Alejandro Toledo nomumis financan ministron Pedro Pablo Kuczynski kiel prezidanton de la Konsilio de Ministroj (ĉefministron) kaj fondis novan kabineton. Tiel fundamente solviĝis la politika krizo de Peruo kaŭzita de demisiado de la kabinetaj membroj.

En la sama tago, Pedro Pablo Kuczynski ĵuris enoficiĝon en la perua prezidentejo. Samtempe ĵuris enoficiĝon ankaŭ aliaj 6 ministroj nove nomumitaj de prezidento Alejandro Toledo. Ili estas ministro pri eksteraj aferoj Oscar Maurtua, ministro pri nacidefendo Marciano Rengifo, financa ministro Fernando Zavala, ministro pri internaj aferoj Romulo Pizarro, justica ministro Alejandro Tudela kaj ministro pri loĝdomoj, konstruado kaj sekureca garantio Rudecindo Vega.

En la 11-a de aŭgusto 2005, Fernando Olivera, ministro pri eksteraj aferoj nomumita de prezidento Alejandro Toledo, ĵuris enoficiĝon. Tamen samtage, pro diverĝo kun Fernando Olivera, perua ĉefministro Carlos Ferrero kaj ministro pri loĝdomoj, konstruado kaj sekureca garantio Carlos Bruce sinsekve demisiis. Prezidento Alejandro Toledo tuj postulis, ke ĉiuj membroj de la kabineto demisiu. Tio kaŭzis politikan krizon. Por solvi la krizon Alejandro Toledo nomumis financan ministron Pedro Pablo Kuczynski kiel ĉefministro kaj fondis novan kabineton.

78-jara Pedro Pablo Kuczynski estas judo kaj senpartia politikisto. Li estas ankaŭ veterana ekonomikisto kaj sukcesa komercisto. Pedro Pablo Kuczynski posedas duoblan ŝtatanecon de Peruo kaj Usono kaj dum longa tempo loĝis en Usono. Lia dua edzino estas usonanino Nancy Ann Lange (fratino de fama aktorino Jessica Lange kiu ricevis la Oskar-premion).

Pedro Pablo Kuczynski estis ministro pri energio kaj mineralaj riĉfontoj en la registaro de la eksa prezidento Fernando Belaunde Terry. En julio de 2001 li fariĝis ministro pri financo kaj ekonomio kaj eloficiĝis post unu jaro. En februaro 2004, prezidento Alejandro Toledo refoje nomumis lin kiel financan ministron.

De post kiam la registaro de Alejandro Toledo prenis la regpotencon en 2001, la ekonomio de Peruo bone disvolviĝis. La jara kreska rapido atingas 5% kaj per tio Peruo fariĝis unu el la landoj en latin-amerika regiono, kies ekonomio kreskas plej rapide. Kiel financa ministro en la registaro de Alejandro Toledo, Pedro Pablo Kuczynski estis rigardata kiel unu el la merituloj de la bona disvolviĝo de la perua ekonomio.

Pedro Pablo Kuczynski esprimis, ke li prenos la respondecon por teni la ekonomian viglecon de Peruo kaj garantii la justan iradon de la ĝenerala elektado en la jaro 2006.

Li reprezentas la centr-dekstrulan konservativan partion Peruanoj por la Ŝanĝoj (Peruanos por el cambio, PPC).

Dum la Prezidentaj Balotoj en Peruo la 10an de aprilo 2011 li kandidatiĝis akirante la trian lokon (18,5% da balotvoĉoj), post Ollanta Humala (31,7%) kaj Keiko Fujimori (23,6%)[3]. Li ankaŭ estis kandidato en la Prezidentaj Balotoj en Peruo en 2016[4]. La 10an de junio 2016 laŭ la ŝtata balot-komisiono kiu publikigis la rezultojn ([5]) de la dua balotado li venkis en la Prezidentaj Balotoj en Peruo en 2016 kaj de la 28-a de julio 2016 li estos oficiale Prezidento de Peruo.

Pedro Pablo Kuczynski el la konservativa partio Peruanoj por Ŝanĝo venkis la alian kandidaton Keiko Fujimori el la partio Popola Forto per tre malgranda supereco.

En 2016 la konkurado pri prezidenteco estis la plej intensa en la historio de la lando. Post nombrado de ĉiuj balotiloj, la oficejo konstatis, ke Kuczynski gajnis 50,12% da voĉoj, dum Fujimori 49,88% da voĉoj. La antaŭa gajnis la elektadon per la supereco de nur 0,24 procentpunktoj.


La grandaj krucoj de la Ordeno de Izabela la Katolikino (maldekstre) kaj de la Suno (dekstre)

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Li estas kavaliro de:

  • la granda kruco de la Ordeno de Izabela la Katolikino
  • la granda kruco de la Ordeno de la Suno de Peruo, 2006

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://esperanto.cri.cn/2521/2016/06/10/179s186610.htm
  2. Kuczynski antaŭ Fujimori. Peruo en manoj de filo de judo el Grandpolio? (06 junio 2016). Alirita 06 junio 2016.
  3. Elecciones Presidenciales 2011 Resumen Nación (hispane). Arkivita el la originalo je 2011-06-05. Alirita 2011-05-01.
  4. Peruo: Filino de diktatoro iom malvenkas (2016-06-06). Alirita 2016-06-07.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-11. Alirita 2016-06-10.