Acetre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncerto de Acetre en Valdelacalzada.

Acetre estas hispana muzikgrupo de la urbo Olivenza kiu dediĉis sin al la popolmuziko. Temas pri unu el plej elstaraj kaj longdaŭraj muzikbandoj ene de la regiono Ekstremaduro fine de la 20a jarcento kaj komence de la 21a. Ĝi formiĝis en la jaro 1976 en Olivenza, kiel renkontiĝejo de la kulturo de Portugalio kaj de Ekstremaduro. Ili eniris en la diska etoso naŭ jarojn poste, nome en 1985, pere de la disko Extremadura en la frontera. Laŭ la jaroj ili partoprenis en multaj koncertoj, festivaloj kaj gajnis premiojn. Ili ludis en Peloche kadre de la 75-a Hispana Kongreso de Esperanto.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Extremadura en la frontera (Ekstremaduro ĉelime, 1985)
  • Ramapalla (1987).
  • Acetre (1989).
  • De maltesería (1994).
  • Canto de gamusinos (1999).
  • Barrunto (2003)
  • Dehesario (2007).
  • Arquitecturas rayanas (2011).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]