Octave Garnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Octave Garnier
Persona informo
Aliaj nomoj Le Terrassier
Naskiĝo 25-an de decembro 1889 (1889-12-25)
en Fontanbelo
Morto 14-an de majo 1912 (1912-05-14) (22-jaraĝa)
en Nogent-sur-Marne
Mortokialo pafvundo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo bakisto
vdr
Polica foto de Garnier kiu trapasis tri prizontempojn aĝe de 21.

Octave Garnier (25a de decembro 188914a de majo 1912) estis franca anarkiisto kaj fondinta membro de la fama Bando de Bonnot.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Fontainebleau, Seine-et-Marne, Garnier laboris kiel buĉisto kaj bakisto ege frue. Li jam faris ŝteladon aĝe de 13 kaj jam estis metita en prizono 17jaraĝa. Garnier poste skribis: "prizono faris min eĉ pli ribelema." Poste li seniluziiĝis, kaj el sindikatismo kaj el revolucia politiko antaŭ veni al anarkiismo. Garnier foriris al Belgio en 1910 por eviti la francan devigan militservon. Poste li renkontiĝis kun la redaktoroj de la gazeto l'Anarchie. Post renkonto kun la individuisma anarkiismo, li estis fondinta membro de la fama Bando de Bonnot, kio kondukis lin al morto dum interpafado kun polico.

References[redakti | redakti fonton]