János Horváth (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Horváth
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1921 (1921-11-07)
en Cece, Departemento Fejér,  Hungario
Morto 25-an de novembro 2019 (2019-11-25) (98-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco UsonoHungario
Alma mater Universitato KolumbioTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Infano 1
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikistoskulptisto
vdr

János Horváth [jAnoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth János estis hungara politikisto, ekonomikisto, profesoro, parlamentano.

János Horváth [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1921 en Cece, li mortis la 25-an de novembro 2019 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Horváth frekventis komercan mezlernejon en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1946. Dum la studentaj jaroj li ankaŭ laboris kiel librotenisto. Dum la nazia erao li partoprenis en la rezista movado, tial Gestapo arestis lin, sed li rifuĝis. Inter 1945-1947 li estis parlamenta deputito, sed en 1947 pro falsaj akuzoj li estis arestita, poste kondamnita je kvarjara trudlaboro. Post la liberiĝo en 1951 li laboris en fabrikoj kiel instrumentisto. Li partoprenis en la hungara revolucio de 1956, tial post la falo li rifuĝis, inter la migrantoj li estis aktiva politikisto en Strasbourg kaj Novjorko. Inter 1958 kaj 1966 li studis en Universitato Kolumbio, kie li doktoriĝis el ekonomiko. Li restis plu en la universitato por instrui, ekde 1968 li instruis en privata universitato en Indianapolis. Depost la socialismo li ofte vizitis Hungarion, fine li hejmenvenis en 1997. Foje li instruis en Universitato Corvinus de Budapeŝto kaj li estis denove parlamenta depputito inter 1998 kaj 2014. Li ricevis hungaran premion en 2011. Li edziĝis dufoje kaj li havis filinon.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Theory of Institutional Inflation
  • Grants Economics
  • Industrial Concentration
  • Tiltott történelmünk (1945-47) (Nia malpermesita historio (1945-1947))

Fontoj[redakti | redakti fonton]