István Bezerédj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Bezerédj
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1796 (1796-10-28)
en Fertőszentmiklós
Morto 6-an de marto 1856 (1856-03-06) (59-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Amália Bezerédj
Okupo
Okupo politikisto
vdr

István Bezerédj [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bezerédj István estis hungara politikisto, parlamentano, juristo. Lia nobela antaŭnomo estis bezerédi. Lia edzino estis (laŭ naskiĝnomo) Amália Bezerédj (spite la komunan familian nomon li ne estis proksima parenco de Amália Bezerédj).

Skulptaĵo pri István Bezerédj
Reliefo pri István Bezerédj

István Bezerédj [1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1796 en Szerdahely, li mortis la 6-an de marto 1856 en ekstera parto de Szedres (estas fontoj kun malsamaj datenoj!).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bezerédj studis en Pozsony kaj Sopron. Post la jura diplomo li politikadis plej ofte en Tolna (historia departemento). István Bezerédj edukis Amália Bezerédj-n inter 1815-1816, kiu iĝis lia edzino en 1821. Ekde 1823 li estis unu el la gvidantoj de la opozicio, li ofte estis deputito de departemento Tolna. Li estis lerta oratoro, li ricevis la epiteton "la hungara Demosteno". La edzino naskis filinon en 1834, sed post 3 jaroj li vidviĝis. En 1836 kun sia edzino li proprakoste fondis la unuan hungaran infanĝardenon en ekstera parto de Szedres. Tiutempe li gvidis movadon por disvastigi la silkraŭpojn. Ekde 1839 li eldonis verkojn de sia iama edzino. Li multe strebis por pli bona sorto de la servutuloj. Li estis parlamenta deputito ankaŭ dum la Hungara revolucio de 1848, tial post la falo li estis mortkondamnita, sed li ricevis amnestion.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Követjelentés (Deputita raporto) (1836)
  • liaj parlamentaj paroladoj aperis en la gazetoj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]