Ilka Gedő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilka Gedő
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1921 (1921-05-26)
en Budapeŝto
Morto 19-an de junio 1985 (1985-06-19) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Endre Bíró
Infano Dávid Bíró
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
TTT
Retejo https://mek.oszk.hu/kiallitas/gedo_ilka/
vdr

Ilka GEDŐ [gedO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gedő Ilka estis hungara pentristo, grafikisto.

Ilka Gedő [1] naskiĝis la 26-an de majo 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de junio 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilka Gedő devenis el juda familio. Ŝi aĝis 11, kiam ŝi kreis grafikaĵon. Ŝi frekventis 2 privatajn pentrolernejojn inter 1939 kaj 1943. Ŝi debutis en ekspozicio en 1940, sed tiutempe ŝi vivtenis sin el kreoj de ceramikaĵoj. Dum la nazia erao ŝi vivis en geto en sia naskiĝurbo, kie ŝi desegnis (ŝiaj desegnaĵoj estas videblaj en diversaj judaj galerioj en la mondo). Post la 2-a mondmilito ŝi lernis duonjaron en Belarta Altlernejo de Jenő Barcsay. En 1946 ŝi edziniĝis, en la sekva jaro ŝi naskis (denove en 1953). Komence de la socialismo ŝi plene retiriĝis, ŝi tradukadis. En 1969 ŝi vivis jaron en Parizo, ŝiaj 2 pentraĵoj estis videblaj en ekspozicio. Hejmenveninta ŝi reiris al la pentrado.

Ŝiaj elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Ilka Gedő
Duobla memportreto de Ilka Gedő (1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]