Madeleine de Scudéry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madeleine de Scudéry
Persona informo
Madeleine de Scudéry
Naskiĝo 15-an de novembro 1607 (1607-11-15)
en Havro
Morto 2-an de junio 1701 (1701-06-02) (93-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Madeleine de Scudéry
Familio
Gefratoj Georges de Scudéry vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Sapho • Monsieur de Scudéry • M. de Scuddery • M. D. S. vd
Okupo verkisto • salonestrino • literaturisto • romanisto • poeto • francaj moralistojfilozofo vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Artameno aŭ la Granda Ciro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Madeleine de SCUDÉRY (naskiĝinta la 15-an de oktobro 1607 en Le Havre, mortinta la 2-an de junio 1701 en Parizo) estis franca verkistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis elstara membrino de "Hôtel de Rambouillet" kaj verkis tre admiritajn romanojn, en kiuj ŝi rakontis sub maskoj de figuroj el la Antikveco pri personoj kaj kutimoj de siaj samtempuloj. Tamen igis maldigesteblaj ŝiajn verkojn la stilo artefarita, tro ŝarĝita kaj troigite sentema. Krome malalogas ilia enuo enhava. La atakoj de Nicolas Boileau finigis ŝian gloron (ekde 1665).

La plej konata romano de tiu "dua Sapfo" - kiel admirantoj flegis kromnomi ŝin - estis Artamène, ou le grand Cyrus (1649–53, 10 vol.; en 1657 aldonitis identigilo kie malkaŝatas diversaj personoj: Cyrus estas Condé, Mandane estas la fratino de Condé, Arthénice estas Catherine de Rambouillet, Aristhée estas Chapelain). Per simila "ŝlosilo identighelpa" komentitis ankaŭ la verko Clélie (1656–60): Krom aliajn romanojn (Ibrahim, Almahide i.a.) ŝi verkis plurajn seriojn da Conversations kaj Entretiens, Fables, Poésies légères kaj Lettres.

Ŝia frato Georges de Scudéry (1601-1667), akademiano, estis dramaturgo kaj kritikisto (i.a. de Le Cid de Corneille). Lian koketecon kaj malbongustecon literaturan kritikis Boileau. Kelkaj romanoj de la fratino aperis unue sub la nomo de la frato.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 18. Leipzig 1909, p. 232, kie legeblas tie ĉi interrete.