Jean-Baptiste Rousseau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Baptiste Rousseau
Persona informo
Jean-Baptiste Rousseau
Naskiĝo 6-an de aprilo 1670 (1670-04-06)
en Parizo
Morto 17-an de marto 1741 (1741-03-17) (70-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rousseau, epigramisto kaj komediverkisto

Jean-Baptiste ROUSSEAU (naskiĝinta la 6-an de aprilo 1670 en Parizo, mortinta la 17-an de marto 1741 en Bruselo) estis franca verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de ŝuflikisto, kiu zorgis pri profunda kleriĝo de la ido, tre frue furoris per forme perfektaj poeziaĵoj sed precipe ankaŭ per obscenaj epigramoj. En 1697 li iris kiel sekretario de la marŝalo de Tallard al Anglujo. Li trovis mecenatecon bonvolan ĉe la financa direktoro Rouillé kaj ĝuis de bona renomo en la parizaj nobla socio. Sed lia nesanigebla vaniteco kaj nevinkebla inklino je primokado kaj satiro baldaŭ detronigis lin. Pro ege akraj anonimaj atakoj kontraü certaj personoj, al kiuj li imputis la malsukceson de siaj inter 1694-1700 enscenigitaj komedioj, Rousseau devis forlasi Franclandon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Unue li iris en Svislandon ĉe la francan ambasadoron Du Luc, poste li akompanis princon Eŭgeno de Savojo al Vieno kaj setlis finfine en Bruselo. Rousseau, kiuj ankoraŭ en la 18-a jarcento taksitis unu el la plej grava lirikisto, en la 19-a jarcento tro malaltrangitis. Ĉar en ĉio koncere fromon, harmonion, ritmoriĉecon, elegantecon, esprimopurecon Rousseau estis eksterordinara. Sed verdire la pensoj de liaj odoj kaj epistoloj ofte estas enuigaj kaj pro troo da mitologiaj aludoj mamlhelaj ege. Nur liaj epigramoj apartenas al la plej bonaj siaspece: en ili Rousseau tre mallonge kaj trafe senvualigis multajn homojn.

La unua komentita eldono Œuvres lyriques eldonitis en Parizo en 1852 fare de Manuel.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Café, komedio, en prozo (1694)
  • Jason, opero, en versoj (1696)
  • Le Flatteur, komedio, en prozo (1698)
  • Vénus et Adonis, opero, en versoj (1697)
  • Le Capricieux, komedio, en versoj (1700)
  • La Noce de village, maskoteatraĵo (1700)
  • La Ceinture magique, komedio, en prozo (1702)
  • Œuvres (Werke), (1712)
  • Odes, cantates, épigrammes et poésies diverses, 2 vol. (1723)
  • L'Hypocondre, komedio, neniam enscenigite
  • La Dupe de lui-même, komedio, neniam enscenigite
  • La Mandragore, komedio, neniam enscenigite
  • Les Aïeux chimériques, komedio, neniam enscenigite
  • Lettres sur différents sujets de littérature, postmorta eldono (1750)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 197, kio legeblas tie ĉi interrete.