Angelica Bellonata Facius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angelica Bellonata Facius
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1806 (1806-10-13)
en Vajmaro
Morto 17-an de aprilo 1887 (1887-04-17) (80-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Weimar Princely Free Zeichenschule
Familio
Patro Friedrich Wilhelm Facius
Okupo
Okupo skulptisto • gem engraver • medalisto
vdr
Medalo de 1854 okaze de la datreveno 50-a de la bena agado de granddukino Maria Pavlovna Romanova , fare de Facius
Tomboŝtono en Vajmaro

Angelica Bellonata FACIUS (naskiĝinta la 13-an de aŭgusto 1806 en Vajmaro, mortinta la 17-an de aprilo 1887 samloke) estis germana skulptistino, medalistino kaj gemofaristino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filino de la artisto Friedrich Wilhelm Facius sukcesis superi la patron longe. Ŝi estis adeptino de Christian Daniel Rauch en Berlino kaj ege influitis de la rondoj vajmaraj ĉirkaŭ Johann Wolfgang von Goethe.

Post kvinjara trejnado ĉe la patro kaj la frekvento de la de Goeto subtenata Duka libera desegnolernejo en Vajmaro ŝi pluse trejnitis fare de Peter Kaufmann. En 1825 ŝi prezentitis al Goeto, kiu zorge akompanis ŝian pluan evoluon artistan. Ŝia nekutima talento havigis al ŝi subtenadon de aliaj gravuloj kiel Leonhard Posch, Johann Gottfried Schadow aŭ la konata medalisto Gottfried Bernhard Loos.

Graveco artista[redakti | redakti fonton]

Angelica Facius apartenis al la plej gravaj germanaj skulptistinoj de la 1-a duono de la 19-a jarcento kaj estis membro de la fama Berlina skolo de skulptistoj.

Inter ŝiaj plej bonaj gravuraĵoj nombriĝas la busto de la grandduka moŝto Karolo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) en karneolo, la medalo farita okaze de la jubileafesto de la menciita grandduko (1825) kaj la sub la gvido de Rauch finfarita medalo produktita pro la funebro de la sama duko. Same elstaraj estis liaj portretoj en gemoj, ŝiaj bustoj en gipso, sigeloj kaj malaltaj reliefoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Allgemeines Künstlerlexikon Band XXXVI, 2003, S. 159
  • Claude Keisch und Roland März: Deutsche bildende Künstlerinnen von der Goethezeit bis zur Gegenwart. Berlin: National-Galerie 1975
  • Peter Bloch u.a. (Hrsg.): Ethos und Pathos, die Berliner Bildhaŭerschule 1786 - 1914. Berlin: Dt. Verein für Kunstwiss. 1990
  • Eva Wipplinger: Medaillenkünstlerinnen in Deutschland. Kreativität in Geschichte und Gegenwart. Halle 1992
  • Ulrike Müller (Hrsg.): Frauenpersönlichkeiten der Weimarer Klassik: der Umgang hier scheint mir sehr angenehm und gar nicht kostspielig . Weimar 1998, 2003.
  • Bärbel Kovalevski (Hrsg.): Zwischen Ideal und Wirkliĉkeit. Künstlerinnen der Goethe-Zeit zwischen 1750 und 1850. Ostfildern-Ruit 1999