Zablon Simintov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zablon Simintov (1959 en Herat[1]) estas afgana tapiŝkomercisto kaj restaŭristo konsiderita la lasta restanta judo en Afganio. Li estas ankaŭ la zorganto de la sola sinagogo en Kabulo.[2][3][4][5] Lia nomo estis ankaŭ transkribita kiel Zebulon Simentov, Zabolon Simentov kaj Zabolon Simantov. Li havis kuriozan rilaton de amikeco kaj malamikeco kun la antaŭlasta alia restanta judo en Afgaio nome Ishak (Isaak) Levin, kiu mortis la 26an de Januaro, 2005, aĝe ĉirkaŭ 80. Inter ambaŭ estis kvereloj pri ebla elmigro al Israelo kaj zorgado de la sinagogo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jason Motlagh. "The last Jew in Afghanistan", San Francisco Chronicle, 2a de Septembro 2007.
  2. N.C. Aizenman. "Afghan Jew Becomes Country's One and Only", Washington Post, 27a de Januaro 2005, paĝo A10.
  3. "Now I’m the only Jew in the city", The Times.
  4. "'Only one Jew' now in Afghanistan", BBC News, 25a de Januaro 2005.
  5. Martin Fletcher. "The last Jew in Afghanistan", NBC News, 14a de Junio, 2008. Arkivigite je 2008-06-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-16. Alirita 2016-09-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]