Aplikprograma interfaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"API" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon API (apartigilo).

En komputscienco, aplikprograma interfaco (angle application programming interface, API) estas aro da proceduraj difinoj, protokoloj kaj iloj por konstrui programaron. Bona aplikprograma interfaco faciligas la programadon provizante ĉiujn konstrukomponantojn al la programisto. Aplikprograma interfaco povas esti por retbazita sistemo, operaciumo, datumbazosistemo, aparataro aŭ biblioteko.